Gestalt-terapio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gestalt-terapio, mallonge Gestalt (laŭ germana vorto, prononcata [geŜTALT] kaj signifanta "formo" aŭ "aspekto"), enkalkuliĝas en la humanismaj terapi-skoloj; ĝi estas psikoterapio kiu analizas precipe kaj samtempe la spertadon « ĉi tie kaj nun » de la kliento kaj ties individuan respondecon.

La Gestalt-terapio estas elpensita de Fritz Perls (1893 - 1970) - germana psikiatro kaj psikanalizisto - elmigrinta unue en Sud-Afrikon kaj poste Usonon; kun-kreantoj estis la edzino Laura Perls kaj Paul Goodman.

La fonda libro titolita « Gestalt-terapio » estis kunverkita kun Paul Goodman kaj Ralph Hafferline kaj eldonita en 1951.

La termino ‘Gestalt’ devenas el la germana verbo ‘gestalten’ kiu signifas : ‘enformigi’ - ‘doni sencriĉan strukturon’.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Gestalt' interesiĝas ĉefe pri la kontakto kaj la interago per emociaj esprimoj.

Multe da terapiaj ektraktadoj provas klarigi la psikon per terminoj, ekzemple :

  • koncerne transagan analizon laŭ observokadro pri la tri Mio-statoj: patr(in)o - plenkreskulo - infano

Ĉiuj tiuj priskriboj fakte restas momentaj, senprogresaj, senevoluaj ...

Male, la Gestalt' situantas je dinamika, energia perspektivo; ĝi interesiĝas pri la "procezo", t.e. la permanenta alĝustiĝo inter la individuo kaj ties medio.

Tiu ĉi alĝustiĝado nepre implicas senĉesajn ŝanĝojn.

La Gestalt'-terminaro do parolas ĉefe pri

  • la kontakt-ciklo
  • la kreiva alĝustiĝado
  • la form' elstariĝanta el fono

Ĉiuj tiuj terminoj elvokas moviĝadon.

La Gestalt' reliefigas la ekkonscion pri la aktuala procezo « ĉi tie kaj nun » en ĉiu situacio.

La Gestalt' prezentiĝas do unue kiel teorio dotita per rigora analizilaro sed samtempe kaj precipe kiel psikoterapio, t.e. alpaŝado celanta - ene de difinita kadro - esplori la ekzistadajn malfacilaĵojn.

Ĝi integras specif-maniere koheran aron da diversaj teknikoj - voĉaj aŭ ne - uzante vortojn, emociojn, sonĝojn, imagon, kreativecon, gestojn, korp-esprimojn…

Celoj[redakti | redakti fonton]

La Gestalt' celas integri la kvin precipajn dimensiojn de la individuo, nome fizika, emocia, scikapabla, socia, spirita (vidu la pentagramon de S. Ginger)

Ĝia originaleco ne ĉefe baziĝas sur la teknikoj sed ja sur la celo:

  • pligrandigi la adaptiĝ-kapablecon al estaĵoj kaj medioj malsimilaj
  • restarigi la elekt-liberecon

la Gestalt' re-estigas la klienton kiel ĉef-rolanton koncerne la ŝanĝindaĵoj, kaj la interrelaton ĝi estigas motoro de tiuj ŝanĝadoj.

La Gestalt' rehabilitas la emocian sentemon (tro ofte censuritan en la okcidentaj kulturoj) ĉar ĝi ĝuste favoras ĝian esprimadon.

Tia sentemo kelkfoje eĉ torentiĝas ekde la terapi-komenco - do nepras kanaliga helpo far sperta fakulo.

Aparteco : enfokusigi la procezon[redakti | redakti fonton]

Iuj terapi-metodoj koncentriĝas je la kialo, serĉante pri la traŭmat-origino.

Tiuj ‘almontaj’ terapioj - eltrovante la kaŭzon - celas forigi venontajn konsekvencojn ; pasintaj konsekvencoj estas nepre ne elimineblaj sed nur relativigeblaj.

Aliaj penso-direktoj estas ‘alvalaj’ terapioj : preteratente la devenon de oniaj blokadoj, ili celas terapie malrigidigi la agmanieron per ’’mal-ŝtopado de la rivero’’, per ’’purigado de l’ riverbordoj’’ por pli libera fluado. Iaj kondut-terapioj tiamaniere strategias.

Ĉi-vidpunkte la Gestalt’ prezentiĝas kiel terapio de fluado, de moviĝo. La procezo mem pli gravas ol la kialo ; kaj tiu koncentriĝo je la procezo (latine : progreso, antaŭeniro) troviĝas en tipaj Gestalt-terminoj :

  • kontakt-limo
  • Gestalt’ nefinita
  • kontakt-rompoj

La Gestalt’ priatentas kaj prizorgas la malfacilaĵojn « ĉi tie kaj nun « ; ĝi estas emoci-terapio.

Fakuloj[redakti | redakti fonton]

Informfontoj[redakti | redakti fonton]

ĉi tiu artikolo ĉefe baziĝas sur la samtemaj tekstoj franca 'Gestalt-thérapie' kaj germana 'Gestalttherapie'