Laurent Voulzy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laurent Voulzy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1948 (1948-12-18) (75-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kantaŭtoro • diskografa artisto
Verkoj Rockollection
TTT
Retejo http://www.laurentvoulzy.com/
vdr

Laurent VOULZY, realnome Lucien Voulzy (naskiĝis la  18-an de decembro 1948(nun 1948-12-18) (75‑jara) en Parizo) estas franca kantisto kaj komponisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laurent Voulzy naskiĝis en Parizo. «Naskiĝinte en Parizo, kvankam fabrikita en Gvadelupo, mi ekkonis tiun insulon kiam mi estis 35-jara. Mi travivis ĝin pere de rakontoj de mia patrino aŭ gvadelupaj amikoj.» Li kreskis en Nogent-sur-Marne, apud Parizo, kie li startis siajn unuajn "koncertojn" en la junulara kulturdomo, interalie kun Claude Le Péron (basgitaristo de Jean-Jacques Goldman).

Oni kelkfoje komparis lin kun Paul McCartney, li estas granda fanatikulo de The Beatles kvankam li konfesas influojn el Brazilo kaj tekno-muziko.

Lia patrino estis kantistino kaj dancistino. Muzike, li debutis en "Les Hellences" kun la fratoj Robson. Poste, li fariĝis gvidanto de la grupo "Le Temple de Vénus" kaj komencis solo-karieron, kiu malfacile ekstartis. Influita de angla pop-o de The Beatles, The Shadows kaj The Rolling Stones, poste gitaristo kaj orkestrestro de Pascal Danel inter 1969 kaj 1974, li estis poste rimarkita pro sia komponista laboro kun Alain Souchon. Tamen nur per "Rockollection", enorma ŝlagro, li fariĝis vere konata dum somero 1977.

Li de tiam kumulis duoblan karieron de komponisto por Alain Souchon, kun impresa nombro de ŝlagroj ("Bidon", "Allô maman bobo", "Jamais content", "Le Bagad de Lann-Bihoué", "Papa mambo", "Y'a d'la rumba dans l'air", "La Ballade de Jim", kaj multaj aliaj), kaj de kantisto, kun sukcesaj kanzonoj kies tekstoj estis subskribitaj de Alain souchon ("Désir désir" (duope kun Véronique Jannot), "Le Rêve du pêcheur", "Les Nuits sans Kim Wilde", "Paradoxal système", "My Song of You", "Karin Redinger", "Le Pouvoir des fleurs", "Bopper en larmes", "Le soleil donne", ktp.). Unu el liaj grandaj sukcesoj, Belle-Île-en-Mer, estis elektita plej bona kanzono de la 1980-aj jaroj.

La registrado de "Bopper en larmes" daŭris 13 monatojn. Laurent enfermis sin kun sia frato Richard en sia tiama eta pariza studio. Lia frato ludis la sintezilajn partojn.

Malgraŭ malrapida produkta ritmo, li ĉiam fideligis larĝan publikon kaj li entute havis dudekon da ŝlagroj kiel kantisto, per nur 5 albumoj, kaj pli ol tridekon kiel komponisto por Alain Souchon, kvankam tiu ĉi pli kaj pli ofte komponas mem siajn muzikojn ('Foule sentimentale, ekzemple).

Laurent Voulzy ricevis du "Victoires de la Musique" pro "Caché derrière" kaj "Avril", duobla disko de platino.

Li engaĝiĝis en la karitata asocio ATD Quart Monde kaj komponis kaj produktis la albumon de Nolwenn Leroy.

Lia lasta albumo "La Septième Vague" aperis la 26-an de junio 2006. Temas pri albumo de rekantoj, kiu grupigas dudekon da kanzonoj el la 40 lastaj jaroj. La ideo de Laurent Voulzy estis fari facile aŭskulteblan albumon survoje al ferioj aŭ sur strando. Dank'al bona amasmedia promocio, la albumo rekte fariĝis n-ro 1 en la francaj ĉartoj. Tiu albumo aparte dankas sian sukceson al kulta kanzono de la 60-aj jaroj: "Derniers Baisers", kiu tiam estis interpretita de Mike Shannon, kantisto de la grupo "Les Chats Sauvages" en 1962.

Li kantis duope kun Michel Delpech en 2006, kanzonon Wight is Wight (albumo Michel Delpech &). Li ankaŭ registris duope kun Jean-Pierre Danel, muzikan version de "My Song of You", akompanitan de simfonia orkestro, en lia sukcesa albumo, "Guitar Connection 2". La titolo rangas kiel n-ro 7 de Top 50 en 2008.

Por festis la 30 jarojn (1977-2007) de sia ŝlagro Rockollection, originala versio de kvindeko da minutoj aperas la 23-an de junio 2008. Ĝi titoliĝas Recollection.

Laurent Voulzy loĝas en Joinville-le-Pont (Val-de-Marne, Francio) kie lia societo, Les Éditions Laurent Voulzy disponas pri propra registra studio.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1977: Rockollection - RCA
  • 1979: Le Cœur grenadine - RCA
  • 1983: Bopper en larmes - RCA
  • 1989: Belle-Île-en-Mer 1977-1988 (kompilaĵo) - RCA
  • 1992: Caché derrière - Ariola
  • 1994: Voulzy Tour (live 2KD) - Ariola
  • 2001: Avril - RCA
  • 2003: Saisons (kompilaĵo 2KD 1977-2003) - RCA
  • 2004: Le Gothique Flamboyant Pop Dancing Tour (live 2KD) - RCA
  • 2006: La Septième Vague (Albumo de rekantoj) - RCA
  • 2008: Recollection (Albumo de rekantoj) - RCA
  • 2011: Lys & Love - Columbia

Ĉefaj ŝlagroj[redakti | redakti fonton]

  • 1977: Rockollection
  • 1978: Bubble Star
  • 1979: Le Cœur grenadine
  • 1979: Karin Redinger
  • 1979: Cocktail chez mademoiselle
  • 1981: Idéal simplifié
  • 1983: Bopper en larmes
  • 1983: Liebe
  • 1984: Désir désir (duope kun Véronique Jannot)
  • 1985: Les Nuits sans Kim Wilde
  • 1986: Belle-Île-en-Mer
  • 1987: My Song of You
  • 1988: Le soleil donne
  • 1992: Paradoxal système
  • 1993: Le Pouvoir des fleurs
  • 1993: Caché derrière
  • 1993: Le Rêve du pêcheur
  • 2001: Une héroïne
  • 2002: La Fille d'avril
  • 2002: Amélie Colbert
  • 2003: Là où je vais
  • 2006: Derniers Baisers
  • 2008: My Song of You (muzika duopo kun Jean-Pierre Danel)
  • 2008: Jelly Bean

Kunlaboroj[redakti | redakti fonton]

  • Laurent Voulzy kaj Alain Souchon verkis kaj komponis kanzonojn por la dua albumo de Nolwenn Leroy Histoires Naturelles - notindas, ke Laurent Voulzy ankaŭ partoprenis al ŝia unua albumo Nolwenn.
  • Duopo kun Michel Delpech: Wight is Wight, en lia albumo Michel Delpech &... (2006)
  • Duopo kun Jean-Pierre Danel: My Song of You, en la albumo Guitar Connection 2 de Jean-Pierre Danel (2007). (Albumo n-ro 8 en Top 50, unuopaĵo n-ro 7 en Top 50)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]