Subgrundaj medioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Subgrundaj medioj aŭ simple subgrundo signas mediojn, movadojn kaj fakojn kiuj estas konsiderataj alternativaj rilate al la majoritato kun nuanco de rezistado kaj de sinkaŝeco. Ĝi tamen ne estas sinonimo de kontraŭkulturo ĉar ĝi ne fronte kontraŭstaras majoritaton sed esperas disvolviĝi marĝene de ĝi, en ĝia ombro.

Ĝi estas origine eŭfemismo uzata inter rezistadaj medioj kiuj luktas sub malmildaj reĝimoj, diktaturoj kaj eĉ dummilitaj malamikaj registaroj, ekzemple dum la Dua Mondmilito.

Post tio, ĝi estis uzita en artaj movadoj dum la 1960-oj, signante sendependajn artistojn kiuj ne bezonas firmadevenan helpon. Tio multe disvolviĝis depost alveno de interreto.

Movadoj kiel beat-generacio, hipio, dadaismo kaj variaj junularaj emoj foje ricevis la nomon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]