Mátyus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mátyus [mAtjuŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Vásárosnamény.

Bordo de Tiso ĉe Mátyus

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, inter dekstra bordo de Tiso (sen trapasejo) kaj Ukrainio, laŭ traira flankovojo. Lónya troviĝas 6, Záhony 19, Vásárosnamény 21 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1270. En la 16-a jarcento la tataroj, 1657 la poloj detruis kaj faris senhoma la vilaĝon. En 1881 laŭ la priskribo estis tie 48 domoj kun 305 loĝantoj. Depost Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud nova limo de la nova ŝtato Ĉeĥoslovakio.

Vilaĝservoj estas migra poŝto, klubo de gemaljunuloj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]