ORP Orzeł

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ORP Orzel en 1940

ORP Orzeł estas mallongigo por Okręt Rzeczypospolitej Polskiej kaj nomprefikso de submarŝipo de la pola mararmeo, dum la Dua Mondmilito. ORP signifas Ŝipo de Respubliko Pollando. Orzeł (Eo Aglo) estis konstruita en Nederlando (1936-38) kaj estis tipa ŝipo de la samnoma Orzeł-klaso.

La submarŝipo estis komuna evoluigo de la nederlandaj kaj polaj inĝenieroj. Orzeł ekservis la 2-an de februaro 1939 kaj atingis sian hejman havenon en Gdynia la 10-an de februaro. La pola submarŝipo estis internita en Estonio iom post komenciĝo de la Dua Mondmilito. Spite al tio, ĝi sukcesis eskapi, tra la markolo Sundo, al Britio. Dum la germana atakoj al Norvegio, ORP Orzeł sinkigis germanan grupliveran ŝipon. La submarŝipo malaperis en junio de 1940 en la Norda maro. La sukcesa eskapo donis kialon por la Sovetunio por postuli establon de mararmeaj bazoj en Estonio. Tio estis la komenco de anekso de Estonio kaj aliaj Baltaj Landoj.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

La submarŝipo havis klasikan hibridan propulsion el dizel- kaj elektromotoroj. Ĝi ne havis ŝnorkelon (spirtubon). La du dizelmotoroj estis sescilindraj, havis la povumon de 4740 ĈP (3484 KW). La du elektromotoroj havis la povumon de 1100  ĈP (809 kW). La moviĝo okazis per du helicoj.

La ŝipkorpo estis konstruita kun duobla mantelo kaj certigis merĝiĝon ĝis 80 m. La maksimuma merĝiĝo estis 100 m.

La submarŝipo posedis defendajn kanonojn, pafilegojn (105-mm, 40-mm), atakajn torpedojn.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Altece de Lillesand, apud Norvegio la pola submarŝipo ORP Orzeł sinkigis germanan transportan 5200-tunan ŝipon "Rio de Janeiro", celanta konkeri Norvegion - transportataj al Bergen ĉ. 200 soldatoj de Wehrmacht pereis kaj 180 saviĝis - oficiala komuniko aperis en Londono nur la 19-an de aprilo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paul Grooss: The Naval War In The Baltic 1939–1945. Naval Institute Press, 2018. ISBN 978-1526700001

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]