Artmuzeo de Pampulha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Artmuzeo de Pampulha
muzeo
arta muzeomuzeokonstruaĵo [+]

LandoBrazilo

SituoPampulha
- koordinatoj19° 51′ 7″ S, 43° 58′ 25″ U (mapo)-19.851833333-43.973722222Koordinatoj: 19° 51′ 7″ S, 43° 58′ 25″ U (mapo)

Estiĝo1942
PoŝtkodoMG, 31365-450 [+]

Artmuzeo de Pampulha (Minas-Ĝerajso)
Artmuzeo de Pampulha (Minas-Ĝerajso)
DEC
Artmuzeo de Pampulha
Artmuzeo de Pampulha

Artmuzeo de Pampulha (Brazilo)
Artmuzeo de Pampulha (Brazilo)
DEC
Artmuzeo de Pampulha
Artmuzeo de Pampulha
Map
Artmuzeo de Pampulha

Vikimedia Komunejo:  Museu de Arte da Pampulha [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Artmuzeo de Pampulha (portugale Museu de Arte da Pampulha) estas muzeo pri nuntempa arto en Belo Horizonte, Brazilo. La muzeo fokusiĝas al diversaj modernaj fluoj en arto per ekspozicioj, esploroj kaj estimadoj. En sia stoko la muzeo gardas verkojn de brazila moderna arto.

Konstruita kiel kazino[redakti | redakti fonton]

Kiam komence de la 1940-aj jaroj Juscelino Kubitschek estis urbestro de Belo Horizonte, Oscar Niemeyer ricevis la taskon krei ensemblon da modernaj konstruaĵoj apud la nova artefarita lago de Pampulha. Niemeyer konstruigis la Arkitekturan ensemblon de Pampulha kun preĝejo (Igreja São Francisco de Assis), baldomo (Casa do Baile), klubo (Iate Tênis Clube) kaj kazino (Cassino da Pampulha). Tiu kazino estis la unua finkonstruita domo.

Ĉirkaŭbrakado, de Ceschiatti.
Citaĵo
 Fiz este projeto em uma noite, não tive outra alternativa. Mas quando funcionava como cassino, cumpria bem suas finalidades, com seus mármores, suas colunas de aço inoxidável, e a burguesia a se exibir, elegante, pelas suas rampas. 
— Oscar Niemeyer
Estis ununokta projekto, mi ne havis alternativon. Sed kiam ĝi funkciis kiel kazino, ĝi bone plenumis sian celon, kun sia marmoro, siaj senmakulaj ŝtalaj kolonoj kaj la burĝaro eleganta sin montranta en tiu scenejo.
Nuda, de August Zamoyski.

La kazino - la sola de la urbo - tuj post sia inaŭgurado allogis ludantojn el la tuta lando. Ŝanĝiĝis la nokta vivo de Belo Horizonte, okazis kelkaj gravaj internaciaj muzikprezentaĵoj. Sed la gloraj tempoj de la Kazino de Pampulha ne longe daŭris. La 30-an de aprilo 1946 - sub regado de generalo Gaspar Dutra - ludado estis malpermesata en tuta Brazilo.

Transformiĝo al artmuzeo[redakti | redakti fonton]

En 1957 la eks-kazino ekfunkciis kiel muzeo kaj konatiĝis kiel "Kristalpalaco".

La ĉirkaŭaj ĝardenoj estis kreitaj de Burle Marx kaj ornamitaj per tri skulptaĵoj de Ceschiatti, Zamoyski e José Pedrosa). Post reformado en 1996 la muzeo plie disponas pri biblioteko, vendejo de suveniroj, kafejo kaj plurmediaj salonoj.

La muzeo pri nuntempa arto[redakti | redakti fonton]

En la provizo de la muzeo troviĝas 1.600 verkoj[1], inter ili diversaj majstroverkoj de brazila nuntempa arto[2]. Elstaras verkoj de Guignard[3]

Plie troviĝas verkoj de la skulptistoj Oswaldo Goeldi[4], Fayga Ostrower[5] e Anna Letycia[6], verkojn de modernistoj kiel Di Cavalcanti[7], Livio Abramo[8], Bruno Giorgi[9] kaj Ceschiatti[10] kaj de nuntempuloj Antonio Dias, Frans Krajcberg[11], Ado Malagoli[12], Iberê Camargo[13], Tomie Ohtake[14], Ivan Serpa[15], Milton Dacosta[16], Alfredo Volpi[17], Franz Weissmann[18] kaj multaj aliaj.

Adreso de la Muzeo[redakti | redakti fonton]

Avenida Otacílio Negrão de Lima, 16585 - Pampulha - Zona 0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj kaj notoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ interreta portalo Guia da semana Arkivigite je 2017-10-24 per la retarkivo Wayback Machine portugale (aktualaĵoj el Belo Horizonte kaj aliaj urboj), dato ne menciita
  2. Pri la plimulto de la artistoj menciitaj ĉi tie troviĝas informoj ĉi tie Arkivigite je 2008-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Alberto da Veiga Guignard en viki-pt, vidu lian biografion Arkivigite je 2008-09-18 per la retarkivo Wayback Machine kaj kelkajn verkojn Arkivigite je 2008-09-06 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Oswaldo Goeldi en viki-pt, vidu lian biografion kaj kelkajn verkojn Arkivigite je 2008-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Fayga Ostrower en viki-pt, vidu ŝian biografion kaj kelkajn verkojn
  6. Anna Letycia Quadros, vidu ŝian biografion kaj kelkajn verkojn
  7. Emiliano Augusto Cavalcanti de Albuquerque e Melo en viki-pt, vidu lian biografion kaj kelkajn verkojn
  8. Livio Abramo en viki-pt, vidu lian biografion kaj kelkajn verkojn Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Bruno Giorgi en viki-pt, vidu lian biografion kaj kelkajn verkojn
  10. Alfredo Ceschiatti en viki-pt, vidu lian biografion kaj kelkajn verkojn
  11. Frans Krajcberg en viki-pt, vidu Revolte! Arkivigite je 2008-06-18 per la retarkivo Wayback Machine (en, fr, pt)
  12. Ado Malagoli en viki-pt, vidu kelkajn fotojn Arkivigite je 2008-02-29 per la retarkivo Wayback Machine kaj kelkajn verkojn Arkivigite je 2006-04-26 per la retarkivo Wayback Machine
  13. Iberê Camargo en viki-pt, vidu lian biografion kaj kelkajn verkojn
  14. Tomie Ohtake en viki-pt, vidu ŝian biografion Arkivigite je 2011-06-10 per la retarkivo Wayback Machine kaj kelkajn verkojn
  15. Ivan Serpa en viki-pt, vidu lian biografion kaj kelkajn verkojn Arkivigite je 2008-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
  16. Milton Dacosta en viki-pt, vidu kelkajn verkojn Arkivigite je 2008-08-01 per la retarkivo Wayback Machine
  17. Alfredo Volpi en viki-pt, vidu lian biografion Arkivigite je 2008-08-20 per la retarkivo Wayback Machine kaj kelkajn verkojn Arkivigite je 2008-07-10 per la retarkivo Wayback Machine
  18. Franz Weissmann en viki-pt, vidu paĝon pri li