Castelo Branco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Castelo Branco (stacidomo).
Castelo Branco
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 56 109  (2011) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 49′ N, 7° 30′ U (mapo)39.822777777778-7.4930555555556Koordinatoj: 39° 49′ N, 7° 30′ U (mapo) [+]
Alto 319 m [+]
Areo 1438,16 km² ( 143 816 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Castelo Branco (Portugalio)
Castelo Branco (Portugalio)
DEC
Castelo Branco
Castelo Branco
Situo de Castelo Branco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castelo Branco [+]
vdr

Castelo Branco estas portugala urbo de la Centra regiono kaj ĉefurbo de la distrikto Castelo Branco kun 1 439,9 km² kaj 34 000 loĝantoj. La municipo entute havas 56.000 personojn. La urbo prenis sian nomon el kastelo kiu nuntempe estas ruinaĵo. Ĝia nomo laŭvorte signifas "Blanka Kastelo".

La urbo Castelo Branco estas sidejo de la municipo Castelo Branco, nome la tria plej granda en Portugalio laŭ etendo, kun 1 438,19 km² de areo kaj 52 272 loĝantoj (albicastrenses) (2021), subdividita en 19 freguesias. La municipa teritorio limas norde kun la municipo Fundão, oriente kun Idanha-a-Nova, sude kun Hispanio, sudokcidente kun Vila Velha de Ródão kaj okcidente kun Proença-a-Nova kaj Oleiros.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arko de la Episkopo.

Ŝajne sur la monteto estis fortikaĵo de la epoko de la Romia Imperio. Post epoko de islamanoj, Templanoj fondis urbon. En 1199, la reĝo Sanĉo la 1-a donis al la Templanoj la bienon Herdade da Açafa. Kiam ili ekposedis Açafa konstatis, ke dume hidalgo nomita Fernando Sanches estis akirinta rajtojn por la bieno Herdade da Cardosa, kiun tuj Templanoj deziris akiri kaj fakte akiris. Sur la pinto estis malgranda setlejo nome Moncarche. En 1213 Moncarche ricevis foruon de D. Pedro Alvito, superulo de Templanoj. La sekvan jaron, Templanoj ricevis de D. Afonso la 2-a konfirmon de la posedo de Herdade da Cardosa. Poste Templanoj konstruis kastelon. Ĉirkaŭ unu jarcenton poste, en la regado de Alfonso la 4-a, la nova Ordeno de Kristo ekkonstruis la muregon. En la 15-a jarcento, en la regado de Johano la 1-a, oni kontruis la barbakanon. En 1596 oni ekkonstruis la Episkopan Palacon kaj en la 18-a jarcento oni konstruis la belegan ĝardenon de la Episkopa Palaco.

La 20an de Majo 1715 alvenis al Castelo Branco franc-hispana armeo en la kunteksto de la Milito de hispana sukcedo. La urbo rezistis sieĝon dum du tagoj kaj la kastela soldataro rezistis ĝis la 25a. En la 21a de Septembro 1762 denove franc-hispana armeo okupaciis Castelo Branco, en la kunteksto de la Sepjara milito. La 20an de Novembro 1807 eniris en Castelo Branco Napoleona Armeo, estrita de Junot en la kunteksto de la Napoleonaj militoj.

En 1835 la administracia reformo de la teritorio faris de Castelo Branco ĉefurbon de la ĵus kreita distrikto. La 14an de Decembro 1860 la urbo inaŭguris publikan lumsistemon, grava paŝo por la disvolviĝo de la urbo. En 1893 malfermiĝis fervojo de Beira Baixa.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Castelo Branco havas jenajn freguesías:

  • Alcains
  • Almaceda
  • Benquerenças
  • Castelo Branco
  • Cebolais de Cima e Retaxo
  • Escalos de Baixo e Mata
  • Escalos de Cima e Lousa
  • Freixial e Juncal do Campo
  • Lardosa
  • Louriçal do Campo
  • Malpica do Tejo
  • Monforte da Beira
  • Ninho do Açor e Sobral do Campo
  • Póvoa de Rio de Moinhos e Cafede
  • Salgueiro do Campo
  • Santo André das Tojeiras
  • São Vicente da Beira
  • Sarzedas
  • Tinalhas

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Krucmonumento de Sankta Johano.
  • Fortikita setlejo de São Martinho, de Neolitiko, Bronzepoko kaj Roia Imperio.
  • Konvento de Graça.
  • Kastelo de Castelo Branco kaj murego.
  • Episkopa Palaco, nuna Muzeo Francisco Tavares Proença Júnior.
  • Ĝardeno de la Episkopa Palaco, kaj azuleĥoj.
  • Krucmonumento de Sankta Johano.
  • Iama urbodomo Domus Municipalis, poste juĝejo, prizono kaj nune biblioteko.
  • Nuna urbodomo.
  • 324 pordoj kun karakteroj de la 15-a jarcento en la historia zono de la urbo, el kiuj 30 kun trajtoj de stilo manuelino.
  • Domo de la Arko de la Episkopo.
  • Katedralo kaj Ermitejo de Nossa Senhora de Mércoles.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Estas tri grandaj entreprenoj kiuj dungas grandan parton de la laboristaro, nome: Centauro, pri klimatiziloj, kiu dungas ĉirkaŭ 200 personojn; Danone, pri laktaĵoj; kaj Aptiv, pri pecoj de aŭtomobiloj, ĉefe por Ferrari, PSA kaj John Deere, kiu dungas ĉirkaŭ 1000 laboristojn. Grava tradicia industrio estas la produktado de fromaĝoj. Estas ankaŭ multaj laborpostenoj en la komerca sektoro, aparte en gravaj vendeĵaroj kiel Alegro kaj Fórum. Entute la Industria Zono de Castelo Branco dungas ĉirkaŭ 4 000 personojn, kio estas la ĉefa ekonomia areo de la regiono.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]