Esperanto en la 80-aj jaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

"Esperanto en la 80-aj jaroj: celoj kaj metodoj" (oni celis: 1980-aj jaroj) estis la temo de la 36-a Internacia Junulara Kongreso, kiu okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1980 en Raŭmo, Finnlando. Dum la kongreso cento da kongresanoj kunvenis en pluraj plenkunsidoj por trakti la temon. Estiĝis tri laborgrupoj, el kiuj du verkis tekston, kiu poste publikiĝis. Unue aperis la pli konata "Manifesto de Raŭmo", poste "Esperanto en la 80-aj jaroj[1]". En tiu lasta kunlaboris interalie Thomas Bormann, András Lukács, Amri Wandel kaj Lu Wunsch-Rolshoven.

La ĉi-sekva teksto ne estis vaste publikita kaj ne okazis multa diskutado pri ĝi. Tamen ĝiaj ideoj, ĉefe tiuj pri amaskomunikilaj rilatoj, estis bazo almenaŭ de la ĉi-kampa aktiveco de Germana Esperanto-Junularo, kies Internacia Seminario en la 1980-aj jaroj kreskis de ĉ. 150 al pli ol 300 partoprenantoj - nelaste pro daŭra raportado pri ĝi kaj Esperanto en gazetaro, radio kaj televido.

Esperanto en la 80-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

I. Celoj kaj konstatoj[redakti | redakti fonton]

  1. La nuna Esperanto-movado - nacia kaj internacia - estas multe tro fermita al la ekstera mondo. De ekstera vidpunkto ĝi ofte havas sektecan aspekton.
  2. Esperanto kiel lingvo-kultura fenomeno estas tro malmulte konata, kaj sekve havas malgrandajn ŝancojn signife progresi. Tial nia tuja kaj prioritata celo devas esti amasa informado pri Esperanto. Ni ne povas kaj ne devas altrude varbi amasojn por lerni Esperanton - ĉar per "amasoj" ni celas milionojn - tiujn amasojn ni devas unue informi pri Esperanto, ĝiaj avantaĝoj kaj atingoj - unuavice per la amasmedioj.
  3. Pluraj el la praceloj de Esperanto, kiujn multaj agemuloj ankoraŭ fidele sekvas, ne estas realigeblaj kaj ne plu taŭgas al nuntempaj vivo kaj evoluo.
  4. Esperanto ne fariĝos "oficiala" au "ĉies dua" lingvo, almenaŭ ne en la videbla estonteco. Tiu kiu volas serioze informi pri Esperanto, devas modifi siajn metodojn laŭ pli realismaj kaj atingeblaj celoj.
  5. Dum preskaŭ cent jaroj montriĝis, ke Esperanto taŭgas por ĉion esprimi. Nun ni devas tiun mesaĝon porti eksteren, pruvi ke Esperanto povas ankaŭ diri ion - ion internacie valoran.
  6. La faligo de la angla lingvo estas nek tasko nek celo por la esperantistoj; la angla jam rolas kiel helplingvo sur multaj terenoj. Esperanto havas alian, pli valoran rolon.
  7. Kelkaj el la pli valoraj celoj de la Internacia Lingvo laŭ nia koncepto estas:

          - kontaktoj inter ordinaraj personoj kaj iliaj kulturoj kaj tradicioj

          - sendiskriminaciaj kontaktoj internacie

          - lingva modelo kaj propedeŭtiko por lingvoinstruado.

II. Metodoj kaj rekomendoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni akcentu fakan agadon en la movado kaj agadon kun neesperantistaj organizoj. Tie la esperantistoj membroj diskonigu la avantaĝojn de Esperanto per la laboro jam farita per Esperanto en la koncerna fako kaj per kontakteblecoj inter samfakuloj de diversaj lingvaj regionoj. Oni koncentriĝu sur tiuj fakterenoj, kiuj estas la plej perspektivaj: kiuj rapide evoluas, havas sufiĉe da sperto kaj fakuloj en la Esperanto-movado kiel komputado, medicino, ekologio, pedagogio.
  2. La movado kaj ĝiaj instancoj ne havu centrisman, sed federaciisman strukturon. Estu forlasita la ideologio de "familia rondo", kiu mallogas eksterajn interesiĝantojn.
  3. Estu laŭeble akceptata ĉies helpo, sen kondiĉigi ĝin de lingvokono aŭ de absoluta neŭtraleco. Tio speciale gravas por ŝtataj subvencioj kaj por personoj en gravaj pozicioj.
  4. La movado facile disponigu materialon por artikoloj kaj korespondkursojn por hazardaj kaj spontaneaj okazoj al intervjuo aŭ kursaranĝo, kiuj estas ofte maltrafataj pro manko de materialo.
  5. Oni sisteme turnu sin al registaroj kaj instancoj rilate Esperanton kaj lingvajn problemojn. Antaŭ balotadoj oni demandu politikistojn pri ilia sinteno al Esperanto; kaj la reagoj, se favoraj, estu poste cititaj en la amasmedioj.

III. Informado ekstera[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto-informado estu plurŝtupa: unue informado per la amasmedioj. Due prelegoj, ekspozicioj, publikaj diskutoj. Trie individua informado. Nur poste sekvu aktiva instruado kaj varbado al aktiviĝo en la movado. La ĝenerala informado ne estu truda, sed sen tuja devigo al pluaj paŝoj.
  2. La informoj al la ĝenerala publiko temu ĉefe pri utiligo de Esperanto, multnaciaj Esperanto-kunvenoj, kulturinterŝanĝoj, avantaĝoj per Esperanto. La avantaĝoj de Esperanto kiel internacia komunikilo estu nur konkrete aplikataj.
  3. La celo de la publika informado estu ligi Esperanton kun nocioj kiel internacieco, kulturinterŝanĝo, komunikado internacia, evito de lingvaj problemoj k.t.p.
  4. Informante pri Esperanto ni devas atentigi ke Esperanto ne estas celo en si mem, sed rimedo por plibonigo de la internacia komunikeco, kiu ebligos ŝpari grandajn sumojn nuntempe elspezataj pro la multlingveco, tradukoj k.t.p.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto en la 80-aj jaroj. Dokumento el diskutoj en Rauma [1980], redaktis Amri Wandel, en: GEJ-Gazeto, 1981, n-ro 2, p. 14-15.