Nara Leão

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nara Leão
Persona informo
Naskonomo Nara Lofego Leão
Naskiĝo 19-an de januaro 1942 (1942-01-19)
en Vitória
Morto 7-an de junio 1989 (1989-06-07) (47-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Mortokialo cerba tumoro
Lingvoj brazilportugalaportugala
Loĝloko Rio-de-Ĵanejro
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Pontifika Universitato Katolika de Rio-de-Ĵanejro
Familio
Frat(in)o Danuza Leão
Edz(in)o Carlos Diegues • Ruy Guerra
Infano Isabel Diegues
Parencoj Samuel Wainer
Renato Machado
Samuel Wainer Filho
Bruno Wainer
Débora Wainer
Okupo
Okupo kantisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://naraleao.com.br
vdr

Nara Lofego Leão (Vitória, la 19-an de januaro, 1942Rio de Ĵanejro, la 7-an de junio, 1989) estis kantistino brazila.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej juna filino de Jairo e Altina Leão, Nara transloĝiĝis al Rio de Janeiro kiam ŝi estis unu jaraĝa, kun siajn gepatroj kaj fratino, la ĵurnalistino Danuza Leão. Dum ŝia infaneco, ŝi lernis kiel ludi la gitaron kun la kantisto Patrício Teixeira, poste partoprenante de la muzika movado nomata Bossa Nova.

Bossa Nova naskiĝis ĉe la apartemento de la kantistino en kvartalo Copacabana, dum kuniĝoj de junuloj kiuj poste fariĝus gravegaj en tiu muzika movado, kiel Roberto Menescal, Carlos Lyra, Sérgio Mendes kaj Ronaldo Bôscoli, inter aliaj.

Ŝi ricevis titolon de belulino de la Bossa Nova. Inter ŝiaj plej konataj kantistaĵoj, estas O barquinho, A Banda kaj Com Açúcar e com Afeto -- farita de Chico Buarque, kantisto kaj muzik-verkisto, speciale por ke ŝi kantu.

Ŝia profesia komenco okazis flanke al Vinícius de Moraes kaj Carlos Lyra, en la komedio Pobre Menina Rica (1963). Sed ŝi vere famiĝis nur poste la milita puĉo, kiu ekzigis prezidenton João Goulart (Jango), en 1964, kun la prezentado de la teatraĵo "Opinião" ("Opinio"), flanke al João do Valle kaj Zé Keti. Estis teatraĵo tre kritikema kontraŭ la milita diktaturo. Maria Bethânia anstataŭigis ŝin en la sekvanta jaro, kantante Carcará, kanzono kiu fariĝis ŝia unua sukceso en la radio, ĉar Nara bezonis foriri pro malsano.

Ŝia muzika sinteno ŝangixs en la 60aj jaroj. De la belulino de Bossa Nova, ŝi komencis fariĝi protesta kantistino kaj apogis la CPCjn (Popularaj Centroj Kulturaj). Kvankam la CPCj estis fermitaj de la diktaturo, en 1964, la teatraĵo Opinião estis tre influita de la CPC. Poste, Nara kuniĝis al la Tropikalismo, partoprenante de la LP Tropicália ou Panis et Circensis, lanĉita de Philips en 1968 kaj nune disponebla kiel KD.

En 1966, ŝi kantis la kanzonon A Banda, de Chico Buarque en la Festival de Música Popular Brasileira (Festivalo pri Brazila Popula Muziko) de la tv-kanalo (TV Record), kiu gajnis tiujn festivalon kaj konkeris la brazilantaron.

Jam edziĝinta de la brazila filmisto Cacá Diegues, dum la milita dirkaturo, ŝi loĝis dum tri jaroj en Pariso, kie naskiĝis sian filinon Isabel (kiu poste gajnus fraton, Francisco).

En tiu epoko, Nara pensis pri forlasi muzikon por studi psikologio, sed ŝi ne sukcesiso. Nara neniam forlasis sian kantadon.

Ŝi mortis en la mateno de la 7a de junio, 1989 pro tumoro. Ŝi estis 47 jaraĝa. Kontraŭe al ke estas pli konata, ŝi ne mortis pro cerba kancero. En ŝia lasta LP, My foolish heart, lanĉita en tiu sama jaro, ŝi kantis versiojn de usonaj kanzonoj.

KDj[redakti | redakti fonton]

1964 - Nara
1964 - Opinião de Nara
1965 - O Canto Livre de Nara
1965 - Cinco na Bossa
1965 - Show Opinião
1966 - Nara Pede Passagem
1966 - Manhã de Liberdade
1966 - Liberdade, Liberdade
1967 - Nara
1967 - Vento de Maio
1968 - Nara Leão
1969 - Coisas do Mundo
1971 - Dez Anos Depois
1974 - Meu Primeiro Amor
1977 - Meus Amigos São Um Barato
1978 - Debaixo Dos Caracóis Dos Seus Cabelos
1979 - Nara Canta en Castellano
1980 - Com Açúcar, Com Afeto
1981 - Romance Popular
1982 - Nasci Para Bailar
1983 - Meu Samba Encabulado
1984 - Abraços E Beijinhos e Carinhos Sem Ter Fim... Nara
1985 - Nara e Menescal - Um Cantinho, Um Violão
1986 - Garota de Ipanema
1987 - Meus Sonhos Dourados
1989 - My Foolish Heart

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]