Skota Oceanografia Laboratorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skota Oceanografia Laboratorio
Komenco 1906
vdr

La Skota Oceanografia Laboratorio (angle Scottish Oceanographical Laboratory) estis fondita en 1906 de la skota esploristo kaj oceanografo William Speirs Bruce, kiu plurfoje vojaĝis tra antarktaj kaj arktaj regionoj kaj estris la Skotan Nacian Antarktan Ekspedicion (SNAE, 1902-04). Bruce origine intencis studadi medicinon en la universitato de Edinburgo, sed poste dediĉis sin al naturaj sciencoj, tiel fariĝante renomita polusa sciencisto. La laboratorio, establita en Edinburgo en konstruaĵo de la strato Nicolson, estis taŭga loko por grupigi la variajn botanikajn, biologiajn, zoologiajn kaj geologiajn specimenojn kolektitajn de Bruce. Tie cetere preparis Bruce sian raporton pri la sciencaj rezultoj de la SNAE.

Bruce unue ambiciis aliformi la laboratorion en Skotan Nacian Oceanografian Instituton. Okazis kunveniĝo en majo 1914 pri tiu projekto, kaj la propono estis subtenita de sufiĉe multaj skotaj sciencistoj. Organizkomitato estis establita, sed la afero estis forgesita pro la komenco de la Unua mondmilito. En 1919, pro manko de mono kaj ekdifektiĝanta sano, Bruce devis fermi la laboratorion. La variaj specimenoj, libroj kaj aliaĵoj estis disdonitaj interalie al la universitato de Edinburgo kaj al la Reĝa Skota Geografia Societo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Speak, Peter: William Speirs Bruce, Polar Explorer and Scottish Nationalist National Museums of Scotland, Edinburgh 2003 ISBN 1-901663-71-X