Blonda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nature blonda virino, 2019

Blonda (de la franca vorto blond(e), „hela“) estas kolora nuanco inter flaveca kaj bruneca. En ĉiutaga lingvouzo la vorto preskaŭ nur uziĝas por hela kaj flaveca harkoloro, unuavice de homoj, signife pli hela ol rufa haro, kaŝtana, bruna aŭ nigra harkoloroj, pli malhela nur ol blanka koloro de hararo. Teorie la vorto tamen ankaŭ aplikeblas al aliaj objektoj kaj tiam priskribas koloran nuancon hele flavecan, similan al sablolino, en analogio al la harkoloro.

Proksimume 2 procentaĵoj de la monda homaro estas en plej vasta senco blondaj [1]. En multaj homaj kulturoj la karakterizaĵo esti blonda estas signo de beleco - tial jam frue en la homa historio homoj klopodis blondigi siajn harojn por similiĝi al tiu beleca idealo. La vortoj blondulo respektive blondulino do signas viron respektive virinon kun blonda hararo: En Esperanto la vorto klare ekzistas en vira kaj virina formo kaj ampleksas homojn de kaj nature blonda kaj de artefarite blondigita hararo - en aliaj lingvoj la situacio parte malsamas, ekzemple en la germana fine de la 19-a jarcento malaperis la vorto "Blondin" por blondulo kaj nur restis la vorto "Blondine" por blondulino, unuavice celante virinojn kun artefarite blondigitaj haroj.

Biologiaj fonoj[redakti | redakti fonton]

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]

Koloraj variaĵoj estas "cindre blonda" (tre hela, kun grizeca nuanco), "blankece blonda" (same tre hela, sen grizeco), "lume blonda" (tre hela kaj flaveca), "pajle blonda" (iom malpli hela, pli intense flaveca), "ore blonda" kaj "tritike blonda" (ankoraŭ pli intense flaveca) "averaĝe blonda", "malhele blonda" (iom bruneca) kaj "rufe blonda" (iom rufeca, do kun ruĝeca nuanco).

Tre helblonde heligita hararo ankaŭ nomatas "platene blonda" .

Apero[redakti | redakti fonton]

du blondaj viroj, unu de baltia, la alia de skandinavia deveno.
procentaĵoj de blondaj homoj en la mondo: nigre: malpli ol 1% blondaj, malhelbrune: 1% - 19% blondaj, helbrune: 20 - 49% blondaj, flavoranĝe: 50% - 79% blondaj, helflave: 80% - 100% blondaj

Nuntempe nur 2 procentoj de la homaro estas nature blondaj - en antaŭaj jarcentoj tiu procentaĵo pli grandis.[2] Blondaj homoj nuntempe aparte ekzistas en Norda, Okcidenta, Meza kaj Orienta Eŭropo kaj ĉe la posteuloj de eŭropdevenaj elmigrintoj al Ameriko, Aŭstralio, Novzelando, Sudafriko kaj Siberio. Blonduloj tamen ankaŭ renkonteblas en Norda Afriko kaj en Okcidenta Azio. Ekzemple en la ŝtato Libano ekzistas montaj regionoj kun granda procendaĵo da blondaj homoj. Ankaŭ en Maroko ekzistas signifa procentaĵo da blondaj kaj bluokulaj anoj de la berberoj, kiuj eventuale estas posteuloj de la vandaloj. Tiuj berberoj siaflanke laŭ la supozoj de iuj etnologoj pludonis la genojn pri blondeco al la etno de guanĉoj sur la Kanaria Insularo. Inter pure indiĝenaj etnoj forta procentaĵo da blondaj homoj tamen preskaŭ nur ekzistas en Eŭropo.

La haroj de la plej multaj blondaj infanoj plimalheliĝas dum la korpa evoluo, al pli malhelblonda aŭ tute malhela nuanco, ĉar dum la infanaĝo la produktado de la (haŭta kaj hara) pigmento melanino kutime estas aparte granda. Ĉe la indiĝenaj loĝantoj de okcidenta Aŭstralio, aparte interne de la lando, same aperas blondecaj haroj - aparte infanoj kaj virinoj tie havas helajn harojn.

Krome ankaŭ eta parto de la indiĝenaj loĝantoj en Papuo-Novgvineo kaj de la Salomona Insularo blondas - la homoj tie havas tre malhelan haŭtokoloron, kombinite kun blondaj haroj.

Genetiko[redakti | redakti fonton]

La harkoloro ekestas pro depono de la pigmentoj melanino kaj feomelanino en la harojn. Se la kvanto de feomelanino pli grandas ol tiu de eŭmelanino, rezultas blonda aŭ rufa harkoloro. La finan koloron difinas la kvanto de produktita feomelanino. Ĉar tiu pigmento multe malpli forte kolorigas ol eŭmelanino, la kvanto de blonduloj multe pli altas kompare al rufuloj.

Laŭ la scienco de genetiko la alelo, kiu respondecas pri la produktado de feomelanino, recesivas kompare al la alelo por la produktado de eŭmelanino. Tial la idoj de unu blonda kaj unu malhelhara generinto kutime havas pli malhelajn harojn. La "alelo pri blondeco" tamen ankaŭ konserviĝas en malhelharaj homoj kun unu blonda generinto; ĝi estas subpremita, do ne aperas en la ekstera aspekto de la persono, sed povas esti pludonata al la propraj infanoj.

Infanoj de du malhelharaj gepatroj do povas esti blondaj, ĉar ĉe ambaŭ gepatroj la alelo pri blondaj haroj ekzistas en subpremita formo kaj ĉar ambaŭ pludonis tiun alelon pri blondeco kaj ne tiun pri malhelhareco al sia infano.

Reduktiĝo[redakti | redakti fonton]

La procentaĵo de geblonduloj en al tuta monda homaro sume pli kaj pli reduktiĝas. Tion kaŭzas unuflanke la kompare pli etaj kvotoj pri naskiĝo en la regionoj, en kiuj nuntempe ankoraŭ ekzistas relative granda parto da nature blondaj homoj, kaj aliflanke la pli kaj pli forta miksiĝo de blondaj kaj malhelharaj aleloj en sametnaj kaj aparte pli kaj pli da interetnaj partnerecoj.

Ripete aperas hipotezoj, laŭ kiuj prognozatas la formorto de la blonda harkoloro. Matematikaj prognozoj, laŭ kiuj kalkuliĝas la momento kiam ĉiuj blondaj homoj estu formortintaj, publikiĝas ek de la jaro 1865, lastfoje forte en la 2002 [3]. Pro la principo de recesiva herediĝo tamen facile kompreneblas, ke pli forta interetna miksiĝo ja gvidas al malpli ofta esprimiĝo de la alelo pri blondeco en la ekstera aspekto, sed ke ĝi tamen genetike konserviĝas. Sen aldona "evolua premo" (ekzemple per cela murdiĝo de laŭeble multaj blondaj homoj) tial la formorto de la blonda harkoloro tial ne eblas.[4]

Kultura signifo[redakti | redakti fonton]

Okcidentaj civilizoj[redakti | redakti fonton]

Dum la antikva epoko la blonda koloro, kiu memorigis pri la valora metalo oro, estis la harkoloro de la dioj kaj diino, de herooj kaj regantoj. Koresponde la hararo de la nuntempe marmore blankaj skulptaĵoj ofte estis flave aŭ ore kolorigita.

Inter la helenaj kaj romiaj verkistoj iuj el la ĝermanaj, baltaj, keltaj kaj slavaj etnoj, kaj la iranaj popoloj de skitoj, sarmatoj kaj alanoj konsideriĝis blondaj kaj bluokulaj (kvankam fakte relative malmultaj el la keltoj kaj slavoj vere estis blondaj). En la Romia Imperio blondaj haroj por perukoj estis modaj kaj altpreze vendiĝis. La aĉetintoj, ofte romiaj viroj, donacis la harojn al siaj edzinoj, kiuj ornamis sin per enplektado de la blondaj haroj en sian propran hararon. Ankaŭ en aliaj, pli sudaj mondopartoj ekde la antikva epoko priskribiĝis homoj aŭ tutaj popoloj kun blondaj haroj. Ekzemplo estis multaj blonduloj inter la guanĉoj, la indiĝenaj loĝantoj de la Kanaria Insularo, de kiuj tamen ankaŭ alia parto estis malhelhara.

Stereotipo de la "stulta blondulo"[redakti | redakti fonton]

Marilyn Monroe

Estas populara mito, kiu asocias blondulojn (precipe virinojn) kun manko de inteligenteco aŭ naiveco. Blondaj ŝercoj estas klaso de ŝercoj bazitaj sur ĉi tiu stereotipo. Blondaj aktorinoj kontribuis al la plifortigo de ĉi tiu percepto; inkluzive de Jean Harlow, Marilyn Monroe, Judy Holliday, Jayne Mansfield kaj Goldie Hawn.

Brita produktoro Alfred Hitchcock preferis gisi blondulinojn en ŝlosilaj roloj en siaj filmoj, ĉar li kredis ke spektantaroj estus malpli suspektemaj pri ili, komparante ilin kun "virga neĝo kiu montras la sangajn piedsignojn", tial la esprimo "blondulino de Hitchcock" (angle: Hitchcock blonde) okazis.

Tamen, la nocio ke blonduloj estas malpli inteligentaj ne ŝajnas esti bazita fakte. Studo de 10,878 usonanoj (2016) trovis ke kaj virinoj kaj viroj kun natura blonda hararo havis IQ-poentaron similan al la meza IQ de ne-blondaj blankaj usonanoj, kaj ke blankaj virinoj kun natura blonda hararo fakte havis iomete pli altan mezan IQ-poentaron (103.2) ol blankaj virinoj kun rufa hararo (101.2), aŭ nigra hararo (100.5).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]