Berbera perdriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Berbera perdriko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Alectoris
Specio: A. barbara
Alectoris barbara
(Bonnaterre, 1791)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Alectoris barbara

La berbera perdriko (Alectoris barbara) estas birdo el la kokoformaj (Galliformes) kaj el la fazanedoj (Phasianidae). Ĝi vivas konstante en norda Afriko kaj sur Sardinio, kaj suda Hispanio, apud la Mediteraneo. Ĝi ŝatas la arbustajn montetajn deklivojn, la duondezertojn. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en seka, malferma kaj ofte monteteca kamparo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Pli precize oni povas diri, ke tiu membro de la grupo de la perdrikoj havas sian ĉefan indiĝenan teritorion en Nordafriko, kaj ĝi estas indiĝena ankaŭ de Ĝibraltaro[1] kaj de Kanarioj (Ssp Alectoris barbara koenigi).[2] Ĝi estis enmetita en Portugalio kaj Madejro, kvankam ne estas ĵusaj vidaĵoj de tiu specio en tiuj lastaj insuloj. Ĝi ĉeestas ankaŭ en Sardinio. Ĝi estas plej proksime rilata al sia okcidenteŭropa ekvivalento, la Ruĝa perdriko (Alectoris rufa).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu palearkta fortika birdo longas 32–36 cm, pezas 380-730 gr., havas la flugilan enverguron de 46–49 cm. Ĝi similas al la parenca Ruĝa perdriko, sed havas larĝan ruĝecbrunan kolrubandon tre blankmakulitan kaj bluechelgrizajn kapoflankon (dividitan per malantaŭokula flavecbruna strio) kaj gorĝan makulon. La krono estas malhelbruna. La dorso estas grizbruna kaj la brusto griza, iom pli malhela ol la vizaĝo. La ventro estas sablokolora. La flankoj montras la tipan rondan makulon de strieco nigrablankabruna kaj kiel ĉe la parencoj, estas ruĝaj la fortika beko, la okulringoj kaj la kruroj. Kaze de ĝenado, ili preferas kuri anstataŭ ekflugi, sed se necese ili flugas mallongajn distancojn per rondoformaj flugiloj.

Ĝi estas simila laŭ korpo al la Ruĝa perdriko, sed la kapobildo estas ege diferenca, ĉefe pro la bruna kolumo anstataŭ nigra.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La kanto estas brueca tre-tre-tre-tre-tre-cheeche-tre-tre-tre. Kaj la voĉo estas ĉak-ĉak-ĉak kaj eksonas ĉefe aŭrore kaj krepuske.

Ili nestumas en iomete kovrita grunda skrapaĵo kie la ino demetas 10-16 ovojn. La Berbera perdriko manĝas ampleksan varion de semoj kaj iome da insektomanĝo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Alectoris barbara barbara
  • Alectoris barbara barbata
  • Alectoris barbara duprezi
  • Alectoris barbara koenigi
  • Alectoris barbara spatzi
  • Alectoris barbara theresae

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • IBC[rompita ligilo] Filmetoj