Rodong Sinmun

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rodong Sinmun (koree 로동신문), ("Laborista Gazeto") estas taggazeto de Korea Demokratia Popola Respubliko, eldonata de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio, kiu estas la komunista ŝtata partio de Nord-Koreio. Ĝi estas la plej ofte legata gazeto de Nord-Koreio kaj atingas eldonkvanton de unu miliono. Ĝi estis fondita je la 1-a de novembro,1945.

La gvida artikolo raportas pri diversaj starpunktoj de la partio. Ĝi estas grava parto de la gazeto. Kiel en multaj gazetoj de Nord-Koreio la gazeto ne enhavas rubrikojn por distrado, televido, radio ktp.. Oni liveras la gazeton al multaj organizaĵoj, kiel lernejoj, kooperativoj, dungantoj kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rodong Sinmun Arkivigite je 2008-10-13 per la retarkivo Wayback Machine (Koree)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Korea Centra Novaĵagentejo