Ranĝmonteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ranĝmonteto estas en fervojo ofta parto de ranĝostacioj. Temas pri artefarita ŝutaĵo kun ambaŭflanke dekliva trako, kies supra pinto estas kelkdek centimetroj super la nivelo de la ordiga trakaro. Ĝi servas pri la disranĝado de varvagonaroj per uzo de gravito de nia planedo.

La principo[redakti | redakti fonton]

Lokomotivo malrapide puŝadas sur la monteton vicon de nebremsataj vagonoj. Antaŭ la pinto ili estas alpremataj per propra pezo sur ascenda deklivo. Ranĝisto staranta apud la vagonaro, per longa ligna aŭ forkoforma metala stango malkuplas la vagonojn en bezonataj lokoj. Post transveturo de la pinto, la unuopaj vagonoj aŭ vagongrupoj (la sinsekvaj vagonoj kun la sama plua destino) pro propra pezo sur descenda deklivo sinsekve malsupreniĝas tra sistemo de trakforkoj al la bezonata celtrako. Ĉiu trakforko tuj post la traveturo de ajna vagono estas alidirektata laŭ la trakadreso (dezirata destinordiga trako) de la sekvanta vagono aŭ vagongrupo. La rapido de la malsupren veturantaj vagonoj estas ofte (ĉe pli grandaj deklivoj ĉiam) reguligata per trakbremsoj, por ke la vagono alveturu la jam starantan vicon de vagonoj en la celtrako kun malgranda rapido, por ne damaĝi ilin.