Vyšné Remety

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vyšné Remety situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Vyšné Remety (viŝnE remeti), hungare Jeszenőremete (jesenOremete) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Felső-Remete (=supra Remete).

Situo[redakti | redakti fonton]

Vyšné Remety situas inter montoj, laŭ traira flankovojo. Sobrance troviĝas 10 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Germanoj fondis la vilaĝon en la 14-a jarcento. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1412 en formo "Remethe al. nom. Jezenew". Apud la vilaĝo ferofandejo longe funkciis. Dum la historio alvenis ankaŭ rutenoj kaj rumanoj. En 1910 loĝis en Jeszenőremete 442 da homoj, (370 slovakoj, 49 hungaroj, 22 germanoj, unusola kroato). Ĝis Traktato de Trianon Jeszenőremete apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Komence de 1944 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Vyšné Remety 420 da homoj, (411 slovakoj, 5 ukrainoj, 2 ĉeĥoj, unusola polo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]