Vyšný Skálnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vyšný Skálnik situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Vyšný Skálnik, hungare Felsősziklás estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ĝis 1899 la oficiala hungara vilaĝnomo estis Felső-Szkálnok, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis pli hungarecan nomon.

Situo[redakti | redakti fonton]

Vyšný Skálnik situas laŭ maldekstra bordo de rojo Rimava, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Brezno-Rimavská Sobota. La lasta troviĝas 10 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1334 en formo "Zkalnuk". En la 19-a jarcento minejo pri marmoro funkciis apude. En 1910 loĝis en Felsősziklás 158 da homoj, (escepte 9 hungarojn ĉiuj slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rimaszombat, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Vyšný Skálnik 146 da homoj, (escepte unusolan hungaron ĉiuj slovakoj).

Menciindaĵo[redakti | redakti fonton]

  • en 1829 naskiĝis slovaka poeto Ján Botto, la naskiĝdomo kaj la statuo estas videbla

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]