Nefrologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nefrologiorenscienco (malnovgreke νέφρος, nefros, "reno" kaj λόγος, lógos, "instruo, scienco") estas subfako de interna medicino. Kuracisto specialiĝinta pri tiu subfako nomatas nefrologo/nefrologiistorenkuracisto.

La nefrologio ampleksas la preventon, diagnozadon kaj sen-operacian terapion de la malsanoj de la renoj. Krome tro alta sangopremo, perturboj de la korpa metabolismo pri akvo kaj elektrolitoj, de acidoj kaj alkaloj konsideriĝas parto de la subfako. Esenca celo de la nefrologia terapio estas la stabiligo de la rena funkcio, por laŭeble eviti aŭ almenaŭ prokrastigi la neceson de kontinua eksterkorpa aparata anstataŭigo de tiu funkcio (per sanga aŭ peritonea dializo).

Tipaj medicinaj problemoj en la kazo de malstabila rena funkcio estas rena anemio, alta sangopremo, rena osteomalacio kaj la neceso de dozoadapto (ĝenerale dozoredukto) por ĉiuj medikamentoj, kiuj estas elkorpigitaj per la renoj.

Se la renoj nemalhelpeble havas nesufiĉan funkciopovon, la kuracistoj kaj flegistoj pri nefrologio realigas sanga aŭ peritonea dializo aŭ preparas operacian transplanton de reno. Same parto de la subfako estas la postoperacia prizorgo de la paciento.