Fuente de Cantos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuente de Cantos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 638  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 15′ N, 6° 19′ U (mapo)38.246666666667-6.3091666666667Koordinatoj: 38° 15′ N, 6° 19′ U (mapo) [+]
Alto 582 m [+]
Areo 251,8 km² (25 180 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuente de Cantos (Hispanio)
Fuente de Cantos (Hispanio)
DEC
Fuente de Cantos
Fuente de Cantos
Situo de Fuente de Cantos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuente de Cantos [+]
vdr

Fuente de Cantos estas municipo de Hispanio, en la sudo de la Provinco Badaĥozo, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas Fuentecanteños. La censita populacio en 2007 estis de 2.033 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Fuente de Cantos estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 582 m. La surfaco de ties teritorio estas de 251,8 km².

Ĝi troviĝas ĉe la Vía de la Plata ĉe la antikva nacia ŝoseo 630, aktuala aŭtoŝoseo A-66, je 100 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 80 km de Mérida, la regiona ĉefurbo.

De Fuente de Cantos estas ŝoseoj al Bienvenida, Monesterio, Calzadilla de los Barros, Segura de León, Fregenal de la Sierra, Calera de León, Medina de las Torres, Llerena kaj Montemolín.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio baziĝas fundamente sur la unuaranga sektoro: senakvumita agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Origino[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta apero de la toponimo "Fuente de Cantos" okazis pro la konkero fare de la kristanaj armeoj ĉirkaŭ 1240. Almenaŭ tiel aperas en la verko Apuntamiento legal de Bernabé de Chaves verkita ĉirkaŭ 1740; en aliaj arkivoj la unua dokumento kiu mencias ĝis estas de 1293. Se Chaves pravas, tio signifus ke la vilaĝo jam ekzistis antaŭ de la kristana rekonkero, kvankam eble per alia nomo.

Oni konas ke la aktuala municipa termino estisloĝata ekde la prahistorio. Danke al elfosaĵoj farita dum la fino de la 20-a jarcento en la montetoj konataj kiel Castillejos 1 kaj Castillejos 2, situaj en la ĉirkaŭaĵo de la aktuala vilaĝo, oni povis rekonstrui la transiron el la Neolitiko al la periodo de romia hegemonio, kiam tiuj setligoj malaperas aŭ estas anstataŭitaj de aliaj, ĉu pro la konkero, ĉu por la neceso adaptiĝi al la komunikado de la nova vojo kiun poste oni nomos kiel Vía de la Plata, ĉu pro la elĉerpiĝo kaj serĉado de novaj ekonomiaj resursoj, inter kiuj estus minejoj.

Romia epoko[redakti | redakti fonton]

Eble tie estis la loko Lacunis priskribita de kelkaj tiuepokaj dokumentoj. Tamen ja veras, ke tiu loko estis nepra trapasejo en la vojo inter la romiaj lokoj de Emerita Augusta, Reina kaj la valo de la rivero Gvadalkiviro, pasante tra Contributa Iulia (Medina de las Torres), kio eksplikus la abundon de restaĵoj de vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵoj. Laŭ Iglesias Vicente romia vilao estus la origino de la aktuala Fuente de Cantos, kiel manifestas ties orientiĝo kaj dispono de la ĉefaj stratoj.

Islamanoj[redakti | redakti fonton]

De la islama epoko oni trovis monerojn kaj aliajn objektojn, el kio oni elstarigu la mencion kiun faras Muza de la topónimo AlqantLecant jam en 712, kio multe similas ku la romia Lacunis, kiu povus esti la origino de la aktuala nomo. Dum la 8-a kaj la 9-a jarcentoj diversas militaj konfliktoj inter hispanaraboj, kristanoj kaj berberoj maltrankviligis kaj senhomigis la zonon. La arabaj kronikistoj kaj geografoj malpli diras, ke Lecant estis nur enklavo situa sur senhomejo ĝis la 9-a jarcento kaj ne donas certan administran lokigon. Poste eĉ malaperas el la skribaĵoj.

Kristana epoko[redakti | redakti fonton]

La aparteno al kristana teritorio ne implikis reloĝadon ĉar la netiomfruktodona teritorio ne helpis la setligon, male al tiu de la pli fruktodona valo de la Gvadalkiviro. La Ordeno de Santiago estis hegemonia politike, eklezie kaj ekonomie, ĝis -jam malpliiĝita- ĝis fino de la 16-a jarcento, ĝis la forigo de tiu jurisdikcio en 1873. Ne estis Fuente de Cantos grava en la administra sistemo de la Ordeno, iom post Montemolín kaj Segura de León en la komenco kaj poste post Llerena. Tamen kreskiĝis pli ol la aliaj ĉirkaŭaj vilaĝoj. La ekonomiaj resursoj estis la cerealoj kaj, ĉefe, la abundo de paŝtejoj, multaj el kiuj estis de komuna posedo kaj eĉ interkomunuma inter la frataj vilaĝoj de Calzadilla, Medina de las Torres, Monesterio, Montemolín kaj Fuente de Cantos).

Krom la dediĉo al la agrobredado, ankaŭ la komerco estus grava aktivaĵo dum la tuta Mezepoko, kiel manifestas la koncentriĝon de gastejoj kaj la ekzisto de gravaj juda kaj judkonvertita komunumoj. Laŭ la informoj de Luis Garraín, en 1474 estis 25 familioj (140 personoj), kaj 41 en 1485. En 1494, du jaroj post la Forpelo de la judoj el Hispanio, estis censitaj jam nur 15 familioj, 41 personoj. La sekvo de tiu dekreto malplibonigis la situacion de la vilaĝo ĉar oni perdis fakajn laboristojn, sma kiel okazis en 1609 pro la forpelo de la moriskoj, bonkvalitaj manfaristoj kaj fruktoĝardenistoj: 109 loĝis en 1589, el kiujrestis nur 51 en 1610.

Moderna Epoko[redakti | redakti fonton]

La moderna epoko (jarcentoj 16-a, 17-a kaj 18-a) signifis por Fuente de Cantos epokon de ŝanĝo en multaj aspektoj: politikaj, juraj, urboplanaj, artaj ktp., sed la strukturoj demografia, ekonomia kaj socia ne multe ŝanĝis. La lokaj registoj, kiuj monopoliigis la municipajn kaj ekleziajn postenojn, estis malgranda nombro de familioj, kies familinomoj (Calleja, Caro Guerrero, del Corro, Papos, Chaves, ktp.) ripetiĝas en la dokumentaro dum jarcentoj, ĝis kiam estis anstataŭita de la agra burĝaro de la dua duono de la 19-a jarcento. Pri jurisdikcio, Fuente de Cantos plu apartenis eklezie al la Ordeno de Santiago, sed civile estis sendependigita el ĝi en 1574, kiam ekaparteniĝis al diversaj senjoroj ĝis kiam la vilaĝo aĉetis en 1679 sian propran liberon kaj konvertiĝas en reĝa vilaĝo.

  • Demografio en la Moderna Epoko

En 1532 estis ĉirkaŭ 657 najbaroj (2,500 loĝantoj), 900 en 1552, 800 en 1587, 900 en 1591 kaj 700 en 1598. Poste laloĝantaro ne kreskiĝas pro diversaj katastrofoj kiel epidemioj, militoj kontraŭ Portugalio inter 1640 kaj 1668, la Milito de Hispana Sukcedo inter 1702 kaj 1714, la krizoj ekonomiaj ktp: 591 en 1631, 500 en 1646, 435 en 1712. La rekupero estos lanta: ankoraŭ en 1751 (621 najbaroj) oni ne superis la ekzistintan loĝantaron de fino de la 16-a jarcento.

  • Elmigrado al Ameriko en la Moderna Epoko

Dum la 16-a jarcento, kaj laŭ la oficialaj registroj, 291 fuentedekantanoj elmigris al Ameriko. Tio estis ĉirkaŭ 2,3% de la totalo de ekstremaduranoj de konata deveno kiuj iris al Ameriko tiujareecnte, kio montras la altan superon de la regiona elmigrado, ĉar ties loĝantaro estis tiam nur ĉirkaŭ 0,7% de tiu de Ekstremaduro. Multaj estis kleruloj kaj membroj elstaraj en la loka socio, sed plejparte estis kamparanoj kaj servistoj. Dum la 17-a jarcento la elmigrado al Ameriko draste malpliiĝis: nur 23 elmigrintoj, plejparte dum la unua triono de la jarcento.

  • Ekonomio en la Moderna Epoko

Dum la Moderna Epoko ankoraŭ la resursoj estis ligitaj al la tero. Laŭ Tomás Pérez Marín, de la municipa teritorio en 1752, apartenis al municipa konsilantaro 12’3% de ĝi, kaj laŭ antaŭaj informoj apartenis al la eklezio la 6’41% de la teroj kaj al la Ordeno de Santiago 34%. Poste la tero de la Ordeno privatiĝis parte, dum tiuj de la eklezio pliiĝis ĝis la fino de la 18-a jarcento. Krome estis lakomunukaj teroj posedataj de la kvin frataj vilaĝoj, kiujn profitis ĉefe bredistoj, foje eksterdistriktaj, kaj foje konflikte kun la lokaj terkulturistoj.

Saxfo estis, je granda diferenco, la specio pli abunda (83% de la bruteroj). La agrikulturo baziĝis sur la monokultivo de cerealo, kaj apenaŭ ekzistis vitejoj kaj olivarboj kaj fruktoĝardenoj nur malmultege. Apenaŭ ekzistis praindustria agado kaj ene de ĝi nur iom da tekstila manfarado kaj tinkturado jam en la 18-a jarcento, laŭ oficialaj informoj de 1791) kaj la verko Memorias políticas y económicas de Eugenio Larruga (1797), kiuj okupigis almenaŭ parte kun dediĉo al kampo kaj hejmo preskaŭ 500 personojn, plejparte virinojn. Komerco apenaŭ ekzistis, ĉar ne estis ĉiujara foiro, kiel en aliaj lokoj.

  • Socia kaj ekonomia strukturoj en la Moderna Epoko

Estis, kiel en la regiono kaj en la lando, du grandaj grupoj: la privilegiuloj (nobeluloj kaj ekleziuloj) kaj la komunumoj. La unuaj estis malpli sed kontrolis la registajn postenojn kaj la plej parton de la riĉo (domoj, bienoj kaj kapitaloj). Tamen kvankam minoritato, estis sufiĉe ampleksa: laŭ la fama censo de Floridablanca (1787), loĝis en la vilaĝo 34 hidalgoj (malaltaj nobeloj), 62 ekleziuloj, 43 monaĥoj kaj 45 monaĥinoj. La neprivilegiuloj dediĉis sin al la agrikulturo kaj bredado. En 1752, bredado okupigis ĉirkaŭ 150 personojn, kaj agrikulturo ĉirkaŭ 450, sed terposedantoj estis nur 65 (163 en 1787), dum la aliaj estis kamplaboristoj. Krome estis 119 manfaristoj kaj 96 laboristoj ĉe tio kiu nuntempe oni konsiderus kiel triaranga sektoro (plejparte, servistoj).

La socia strukturo estas maltaŭga kiel la ekonomia strukturo. Hegemonia bredado, sed ne dungistega, agrikulturo malriĉa kaj tro dunganta, malmulte da terposedantoj kaj malabunda diverseco laŭ laboraj dediĉoj. Dume la populacio konstante kreskiĝas: 3.500 loĝantoj en 1800, 4.700 en 1830, 6.500 en 1870 kaj 8.500 en 1900. La klopodoj de liberalaj reformoj markigis plie la sociajn problemojn: la malfeŭdigo malhavigis resursojn al multaj familioj de laboristoj, kaj la vendo de la ekleziaj posedaĵoj, ascendigis ekonomie kaj socie la novan terposedan klason. Pro tio Fuente de Cantos estis unu de la vilaĝoj socie kaj politike pli konfliktaj de Ekstremaduro (foje la plej) ĝis 1936, kaj estis pionira kerno de la laborista asociismo, la sindikatismo kaj la etendo de la idearoj kaj grupoj kaj socialistoj kaj liberecanoj.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Dum la 19-a jarcento Fuente de Cantos estis agnoskita kiel grava urbo en la jura aspekto kiam oni fondis la jurisdikcion kaj jurteritoriojn de tiu urbo. kiel ekzemplo, en 1886 estis, laŭ nombro de jurprocezoj, la 7-a plej grava juĝejo inter la 28 ekzistantaj en Ekstremaduro. La jurteritorio enhavis la vilaĝojn de Atalaya, Bienvenida, Calera de León, Calzadilla de los Barros, Fuente de Cantos, Monesterio, Montemolín, Puebla del Maestre, Usagre kaj Valencia del Ventoso. Jam iamaniere ĉefurbo, la loko estos tio pli kaj plie, per ricevo aŭ fondo de prizono, notariejo, registro de la posedo, oficejo pro impostado, ktp.

Tamen, kiel ĉe la resto de Ekstremaduro, la infrastrukturoj apenaŭ disvolviĝis aŭ faris ĝin malfrue. Ne alvenis la fervojo, grava faktoro por la ekonomia disvolviĝo, kaj la plej parto de la ŝoseoj kiuj komunikis na Fuente de Cantos kun sia distrikto kaj kun Sevilo estis ankoraŭ sen pavimo ĝis malfrua komenco de la 20-a jarcento. Ankaŭ ĝis tiam ne alvenos la elektro aŭ la flua akvo.

Hispana intercivitana milito kaj postmilito[redakti | redakti fonton]

La milito, kiel ĉe multaj aliaj municipoj, estis parentezo en la disvolviĝo de la vilaĝo. En 1936, kun ĉirkaŭ 11.500 habitantes, la vilaĝo konis la epokon de plej grandan kreskon de sia historio, kiam venis la milito (la vilaĝo estis okupita de la frankisma armeo komence de aŭgusto de 11936). Antaŭe la preĝejo estis bruligita de radikalaj maldekstruloj kun la dekstruloj enkarcerigitaj ene. La revenĝo de la frankisma armeo estis terura kaj oni mortigis multdekoble ne nur kulpulojn sed kompreneble ankaŭ senkulpulojn. Fuente de Cantos ne reestis la sama loko: perdis demografian kaj ekonomian povojn, akcentiĝis la sociaj diferencoj kaj oni fortranĉis la ĝistiaman asocian viglecon. La alta nombro de malgrandaj entreprenoj dediĉitaj al la industrio (ĉefe prinutra) kaj al la komerco se povis konkurenci kun la grandaj entreprenoj kaj la komercaj retoj de la ĉirkaŭaj urboj, kiel Zafra.

  • La elmigrado

La perdo de loĝantoj estis konstanta dum la tuta dua duono de la 20-a jarecnto: 10.027 loĝantoj en 1950, 8.941 en 1960, 5.967 en 1970, 5.472 en 1981, 5.130 en 1991, 5.057 en 2001. La elmigrintoj iris komence al la eŭropaj landoj kiuj bezonis abundan laboristaron por rekonstrui sian industrion kaj infrastrukturojn post la Dua Mondmilito: Francio, Germanio kaj, malpli, Svisio. Ekde la 1960-aj jaroj la elmigrado estis ĉefe nacia: al Madrido kaj Katalunio.

Interesaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La preĝejo de Nuestra Señora de la Granada, kiu datiĝas el 15-a jarcento kaj estas de stilo de baroko. Elstaras grava retablo.
  • La monaĥinejo de la Karmelitoj datiĝas el 17-a jarcento.
  • La ermitejo de Nuestra Señora de la Hermosa, datiĝas el 18-a jarcento kaj loĝigas la patroninon de la vialĝo.
  • La ermitejo de San Juan de Letrán, datiĝas el 16-a jarcento.
  • Alia de la historiaj monumentoj vidindaj estas la arkeologiaj kuŝejoj de "Los Castillejos", komponita de du ontetoj kun po unu kuŝejo. En la unua kaj plej alta el ili troviĝas unu el la kuŝejoj plej signifaj de la Ĥalkolitiko en Ekstremaduro, ĉirkaŭita de murego en kiu videblas restaĵoj de kabanoj. En la dua troviĝas antaŭromia vilaĝeto perfekte konservita, kun loĝejoj, stratoj kaj pentagona murego kiu trakuras parton de la monteto.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Festo de la ĉanfajna (internaĵoj), deklarita de turisma intereso. De gastronomia karaktero, oni celebras ĝin la lastan dimanĉon de aprilo.
  • La Pilgrimado de Sankta Isidro Kamparano, deklarita de turisma intereso, oni celebras ĝin dum la semajno de la 15-a de majo en kampo je 6 km de la vilaĝo. Sufiĉe populara, kaj kun influoj de la andaluza folkloro.
  • La foiro de Fuente de Cantos, kiu celebriĝas dum la semajno de la 15-a de aŭgusto kaj kiu ĝuas la ĉeeston de la elmigrintoj.
  • La festoj honore de la patronino Nuestra Señora de la Hermosa, kies grava tago estas la 8-a de septembro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]