Drôle de Noël (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Drôle de Noël
televida filmo
Ĝenro kristnaska filmo
vdr

Drôle de Noël (Stranga Kristnasko) estas franca telefilmo de Nicolas Picard-Dreyfuss aperinta en 2008.

Temo[redakti | redakti fonton]

La 24-an de decembro vespere, en stacidomo, trajno alvenas en franca urbeto, ie en Francio. El tiu trajno eliras pluraj pasaĝeroj, varme akceptitaj de aliaj personoj. Mélanie, Pierre, Marc, Valérie, Lara kaj aliaj interkruciĝas. Kelkaj estas atenditaj, aliaj restas solaj sur la kajo. La noktofesto povas komenciĝi, nekutima kaj movoplena. Trista kiel noktofesta manĝaĵo, Marc ne plu volas festeni ĉe siaj gepatroj. Siaflanke, Lara, orkestra kantistino, estas ĵus forlasita. La juna Sandrine devas trovi lastminutan donacon por sia patro. Charles, siaflanke, kvindekkelk-jara, invitis sian amatinon, Valérie, por la noktofesto en sia familio, prezentante ŝin kiel foran kuzinon. Mélanie, kvardekkelk-jara dommastrino, enamiĝas al Pierre, vestita en kostumo de Patro Kristnasko, dungita por la vespero, li devas disdoni donacojn al infanoj de burĝa familio, pagita per kelkaj monbiletoj. François, siavice, emas resti sola, for de sia familio. Sub tiaj aŭspicioj, la magio de Kristnasko malfacile funkcias...

Komentaro[redakti | redakti fonton]

En tiu fikcia rakonto, viroj kaj virinoj renkontiĝos, forlasos sin, blindiĝos kaj enamiĝos. Tiom da personoj energie interpretitaj de interesa rolularo (interalie Valérie Benguigui, Grégori Derangère, Michaël Cohen, Lara Guirao, Salomé Lelouch). Por ĉiuj tiu kristnaska nokto signifos klaran rompon. Konstruita kiel fabelo kun gajnantoj kaj malgajnantoj, tiu rakonto fajne kaj klarvide analizas la angorojn ligitajn al familiaj festoj: dum, por infanoj, Kristnasko estas asociita al magio de lumoj kaj malkovro de donacoj, ĉe plenaĝuloj, tiu vespero estas sinonimo de granda psikologia malkaŝo kaj de novaj korbatoj.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]