Nógrád (vilaĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nógrád, germane Neuburg estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Rétság. La slava vorto Novigrad signifas: nova fortikaĵo.

Fortikaĵo de Nógrád

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nógrád situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Vác-Balassagyarmat. La lasta troviĝas 29, Vác 19, Rétság 9 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vido en la fortikaĵo

Stefano la 1-a (Hungario) nomumis la lokon urbo kaj departementejo. Dum Matiaso la 1-a la fortikaĵo havis gloran epokon. La fortikaĵo sur iama vulkano 286 m-ojn alta havis tiam imponajn konstruaĵojn. La turkoj en 1544 sen sieĝo okupis Nógrád, sed en 1594 ĝi reokupiĝis. En 1605 Stefano Bocskai akiris la fortikaĵon, sed pos 1 jaro li devis redoni ĝin al la Habsburgoj. En 1619 Gabrielo Bethlen sukcese sieĝis ĝin, poste laŭ paco en 1622 la Habsburga Imperio rericevis ĝin. En 1663 la turkoj denove akiris ĝin sen batalo. En 1685 fulmo detruis la fortikaĵon, kiu iĝis eterne forlasita. Pro la oftaj sieĝoj la komunumo senhomiĝis, dum la pacaj tempoj precipe slovakoj alvenis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]