Nigra segilflugilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra segilflugilo
Nigra segilflugilo
Nigra segilflugilo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Psalidoprocne
Specio: P. pristoptera'
Psalidoprocne pristoptera
(Ruppell, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra segilflugilo (Psalidoprocne pristoptera) estas eta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae), kiu enhavas kaj la hirundojn kaj la murhirundojn. La popola nomo de la genro Psalidoprocne nome segilfugiloj devenas el la segilaj formoj de bordoj de ties flugiloj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Nigra segilflugilo reproduktiĝas en malfermaj arbaraj habitatoj, kaj preferas pli humidajn areojn, kvankam kelkaj rasoj ĉeestas en montara herbeja habitato. Ĝi reproduktiĝas tra Afriko el orienta Niĝerio kaj Etiopio sude al Angolo, norda Zimbabvo kaj norda Mozambiko. La subspecio P. p. holomelaena reproduktiĝas en sudorienta Afriko el suda Mozambiko al Kabo en Sudafriko.

Tiu specio estas ĉefe loĝanta nemigranta, krom sezonaj lokaj aŭ altitudaj movoj, sed P. p. holomelaena estas migranta, kiu pasas la sudhemisferan vintron norde de la reprodukta teritorio. La nomiga raso P. p. pristoptera de la montaroj de norda Etiopio moviĝas sude post reproduktado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Nigra segilflugilo estas malgranda hirundo 13-15 cm longa kun tre forkoforma vosto kun tre longaj eksteraj vostoplumoj. Ties plumaro estas blubrile nigra kaj pro tio malsimilas tiu specio al granda parto de hirundoj kiuj estas blankecaj aŭ almenaŭ helaj sube. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la ino havas pli mallongajn eksterajn vostoplumojn, kaj malpli evidentaj flugilsegilaĵoj. Junuloj estas brunaj kun malpli brilo kaj havas pli mallongajn vostojn.

Estas multaj subspecioj de tiu hirundo, kiujn kelkaj fakuloj povas disigi en diferencaj specioj. Ĉefe, kvar nordorientaj rasoj, inklude la nomigan P. p. pristoptera, havas rimarkindajn blankajn subflugilajn kovrilojn (ĉiuj aliaj subspecioj estas brilverdaj kaj havas komplete malhelajn subflugilojn), kaj povas disiĝi kiel la Orienta nigra segilflugilo, P.orientalis. Tio lasus P. p. holomelaena kiel la Nigra segilflugilo, P. holomelaena. Aliaj subspecioj estas foje ankaŭ levitaj al specia statuso, sed Turner kaj Rose havas opinion, ke ĉiuj rasoj de Nigra segilflugilo estas, se io, ek-specioj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La nesto estas farita el herbo, musko aŭ similaj materialoj, kaj konstruita kiel 30-60 cm longa tunelo en vertikala sablo aŭ argilobordo. Tiu estas kutime malnova tunelo de alia specio kiel alciono, sed multaj estas elfosataj de la propraj reproduktaj paroj. La ovodemetado estas de du, foje tri, blankaj ovoj. Ununura patro, probable la ino, kovas ilin dum 14-19 tagoj, kun pliaj 24-27 tagoj ĝis kiam la idoj elnestiĝas.

La Nigra segilflugilo estas kutime vidata en paroj aŭ etaj grupoj ĉasantaj flugantajn insektojn en arbarklarejoj kaj arbarbordoj, super arbaro, aŭ ĉe akvo. Tiesr flugi estas malforta kaj flugilfrape.

Temas pri silentema specio, sed ĝi faras mildan ĉrrp alarmvoĉon. Estas ankaŭ kontakta alvoko priskribita kiel ĉirr ĉirr ĉjjjju por la P. p. holomelaena kaj cjju cju cc-ip por la orientalis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]