Lee Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lee Miller
Persona informo
Naskiĝo 9-an de januaro 1952 (1952-01-09) (72-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Lee Miller (naskiĝis la 9-an de januaro 1952) estas usona esperantisto. Li magistriĝis en la fako de Profesia Flegado ĉe la Universitato de Missouri-Columbia. Post kariero en tiu fako, li komencis labori profesie kiel interpretisto de la Usona Signo-lingvo, aparte en diplomaj kaj postdiplomaj universitataj kursoj. Nun emerito. Usona esperantisto (kiu lernis la lingvon aŭtodidakte en 1968), li partoprenis en NASK ekde 2000 (en San-Francisko, Brattleboro, San-diego kc), unue kiel redaktisto de la tagĵurnalo La NASKa Fasko kaj poste kiel instruisto. Komence de 2019, li aniĝis en la Akademio de Esperanto por 9-jara oficperiodo.[1]

Li estas dumviva membro de Esperanto-USA kaj UEA. Li estas aktiva en lokaj kaj regionaj Esperanto-grupoj. Li estis membro de la LKK por la landa kongreso en Sankta-Luiso en 1999, kaj estis redaktisto de la Bulteno de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso. Li, kune kun Tim Westover, pretigis novan eldonon (2017) de la lernolibro "Esperanto: Learning and Using the International Language". Li estas membro de la teamo por Duolingo (angla-Esperanto), kaj aktivas en la ĉefa grupo de Facebook por Duolingo-lernantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]