Joseph Haas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Haas
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1879 (1879-03-19)
en Maihingen
Morto 30-an de marto 1960 (1960-03-30) (81-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://www.joseph-haas.de
vdr

Joseph Haas (* 19-an de marto 1879 en Maihingen ĉe Nördlingen; † 30-an de marto 1960 en Munkeno) estis germana komponisto kaj muzikinstruisto, kies verkaron oni algrupigas al la malfrua romantismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo el dua geedzigo de la instruisto Alban Haas (kaj duonfrato de la patro laŭ la patro ankaŭ tiel nomita katolika teologo kaj historiisto Alban) komence fariĝis instruisto kaj laboris ekde 1897 ĝis 1904 ĉe la instruisto-klerigejo en Lauingen ĉe Danubo.

Strebante profundigi siajn muzikemon, Joseph Haas konatiĝis en1904 kun Max Reger kaj en 1907 sekvis lin por studi muzikon en Lepsiko. En 1909 Haas finis sian studon kaj fariĝis instruisto por kompozicio ĉe la konservatorio en Stutgarto, kie li en 1916 profesoriĝis. Ekde 1921 li instruis ĉe la Akademio por Tonarto en München (nun: Altlernejo por Muziko kaj Teatro Munkeno), ekde 1924 ĝis 1950 kiel plenranga profesoro. En 1921 li fondis kune kun Paul Hindemith kaj Heinrich Burkard la Muziko-Tagojn je Donaueschingen.

Dum la nazia epoko Haas estis submetita al reprezalioj, ĉar li publike kaj toleris la „degeneritan“ Novan Muzikon kaj ankaŭ praktikis sian katolikan kredon. Post la dua mondmilito li fariĝis prezidanto de la Altlernejo por Muziko kaj Teatro Munkeno (ĝis sia emeriteco en 1950) kaj estris ĝian rekonstruadon.

Valoro[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Haas baziĝas plene sur la tonaleco. Komence li estis forte subtenata de sia mentoro Reger, kies polifonia, harmonie riĉa tonlingvaĵo distingas ankaŭ la verkaron de Haas. Ties stilo orientiĝas tamen je pli facila kaptebleco pro la publiko, sekve surmontras ofte popularan, humuran intonacion kaj estas klare kaj bone aranĝita. La komponaĵoj atestas altan kvaliton. La ĉefparton de la verkaro de Haas formas la voĉkanta muziko, kiel lidoj, sakrala kaj profana ĥormuziko. Krome li ankaŭ postlasis ĉambromuzikon, orkestrajn, pianajn kaj orgenajn komponaĵojn. Kulminoj de li a verkado povus esti la du operoj Tobias Wunderlich kaj Die Hochzeit des Jobs.

Dum sia vivo Haas estis sukcesa kaj renoma komponisto. Je lia 75-a naskiĝtago en 1954 en ambaŭ tiamaj germanaj ŝtatoj okazis multaj solenaĵoj. Ekde la morto de Haas la prezentado de lia verkaro en la koncertagado forte malpliiĝis. Por la komponisto kaj lia muziko aktivas la Joseph-Haas-Societo, kiun fondis lia amiko, la saniginstruisto Rupert Egenberger, en 1949.

Haas ankaŭ estis elstara muzikinstruisto. Al siaj multaj lernintoj apartenas komponistoj kaj dirigentoj kiel Otto Jochum (1898–1969), Karl Gustav Fellerer (1902–1984), Eugen Jochum (1902–1987), Karl Amadeus Hartmann (1905–1963), Karl Höller (1907–1987), Philipp Mohler (1908–1982), Cesar Bresgen (1913–1988), Ernst Kutzer (1918–2008) kaj Wolfgang Sawallisch (* 1923).

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatroverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Bergkönigin (op. 70; 1927). Akompana muziko pri la samnoma kristnaska fabelo en 3 aktoj de Franziska Rodenstock
  • Tobias Wunderlich (op. 90; 1934–37). Opero en 3 aktoj (6 bildoj). Libreto: Ludwig Strecker der Jüngere. Praprezentado 24-an de novembro 1937 en Kassel (Ŝtata Teatro); diritento: Robert Heger)
  • Die Hochzeit des Jobs (op. 93; 1940–43). Komika oporo en 4 aktoj (8 bildoj). Libreto: Ludwig Strecker der Jüngere. Praprezentado 2-an de julio 1944 en Dresdeno (Ŝtata opero; dirigento: Karl Elmendorff)

Oratorioj[redakti | redakti fonton]

  • Die heilige Elisabeth (op. 84)
  • Christnacht (op. 85)
  • Das Lebensbuch Gottes (op. 87)
  • Das Lied von der Mutter (op. 91)
  • Das Jahr im Lied (op. 103)
  • Die Seligen (op. 106)

Lidocikloj[redakti | redakti fonton]

Mesoj[redakti | redakti fonton]

  • Eine Deutsche Singmesse (op. 60)
  • Speyerer Domfestmesse (op. 80)
  • Christ-König-Messe (op. 88)
  • Münchener Liebfrauenmesse (op. 96)
  • Te Deum (op. 100)
  • Totenmesse (op. 101)
  • Deutsche Chormesse (op. 108)

Orkestromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Serena serenado (op. 41)
  • Variacioj kaj rondelo pri malnov-germana popolkanto (op. 45)
  • Variacia suito pri malnova rokokotemo (op. 64)
  • Uverturo por gaja ludado (op. 95)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Arĉkvarteto g-minora (op. 8)
  • Violonsonato b-minora (op. 21)
  • Divertimento D-maĵora (op. 22) por arĉtrio
  • Ĉaskorno-sonato F-maĵora (op. 29)
  • Divertimento C-maĵora (op. 30a) por arĉkvarteto
  • Kammertrio a-moll (op. 38) por du violonoj kaj piano
  • Streichquartett A-maĵora (op. 50)

Pianomuziko[redakti | redakti fonton]

  • Wichtelmännchen (op. 27)
  • Gespenster (op. 34)
  • Hausmärchen (op. 35, op. 43, op. 53)
  • Eulenspiegeleien (op. 39)
  • Alte unnennbare Tage elegioj por piano (op. 42)
  • Sonato a-minora (op. 46)
  • Du sonatoj (D-maĵora , a-minora) (op. 61)
  • Kvar sonatinoj (C-maĵora , d-minora, G-maĵora , F-maĵora ) (op. 94)

Orgenmuziko[redakti | redakti fonton]

  • Tri preludoj kaj fugoj (c--minora, g-Moll, D-minora) (op. 11)
  • Sonato c-minora (op. 12)
  • Suito d-minora (op. 20)
  • Suito A-maĵora (op. 25)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Laux: Joseph Haas. Henschel, Berlin 1954.
  • Joseph Haas: Reden und Aufsätze. Schott, Mainz 1964.
  • Komponisten in Bayern – Joseph Haas. Band 23 der Reihe. Schneider, Tutzing 1994.
  • Mitteilungsblätter der Joseph-Haas-Gesellschaft e.V. seit 1949.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]