Guido Fanconi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guido Fanconi, ĉ. 1959

Guido FANCONI (naskita la 1-an de januaro 1892 en Poschiavo (Grizono), mortinta samloke la 10-an de oktobro 1979) estis svisa infankuracisto. Li esploris kaj detale priskribis plurajn malsanojn.

Fanconi vizitis gimnaziojn unue en Schiers, poste en Zuriko en la german-lingva parto de Svislando. Ekde 1911 li studis medicinon en Lausanne, Bern kaj Zuriko. En 1919 (aŭ 1918) li doktoriĝis en Zuriko; de 1920 ĝis 1926 li laboris sub Emil Feer ĉe la tiea infana malsanulejo kaj specialiĝis pri infana medicino. En 1922 li studis biokemiajn metodojn ĉe Emil Abderhalden en Halle. En 1929 li iĝis direktoro de la malsanulejo kaj profesoro pri infanmedicino ĉe la Universitato Zuriko. En 1962 li emeritiĝis.

Fanconi enkondukis en medicinon biokemiajn kaj fiziologiajn analizilojn kaj estis la unua, kiu uzis pektinon kontraŭ diareo, unue en la formo de krudaj fruktoj. Li estis la unua, kiu supozis kromosoman difekton kiel kaŭzon de trisomio 21.

En 1945 Fanconi fondis la medicinan revuon Acta Helvetica Pediatrica. De 1947 ĝis 1950 li estis prezidanto de International Pediatric Association (internacia infan-kuracista asocio, IPA), poste ĝis 1967 ties ĝenerala sekretario. Pluraj malsanoj kaj simptomaroj, kiujn li esploris, portas lian nomon.