Tri Kompanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tri Kompanoj
literatura verko • skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Mezepoka latino
Eldonado
Eldondato 1246
Ĝenro eseobiografio
vdr

Legendo de la Tri Kompanoj estas verko latinligva (legenda trium sociorum), kiu kunigas okazaĵojn, eventojn kaj dirojn kaj instruojn koncernantajn la vivon de Sankta Francisko kaj ties plej fruaj sekvantoj. Tiu kolekto estis komisiita dum la Kapitulo de Ĝenovo 1244 kiu, konstatinte ke le memoraĵoj pri la sanktulo disipiĝis kaj deformiĝis, kaj ke la imago pri sankta Francisko ne malmulte suferis dum la generalofico de Frato Elia el Kortono (1232-1239) kaj do ekperdiĝis la franciskana spirito, decidis helppeti de ĉiuj kiuj travivis kun la sanktulo aŭ havis certajn informojn, kaj ĉion diligente rikolti kaj sendi, sub skriba formo, al la nova Generaloficianto, frato Krescencio el Jesi. La tasko, konfidita al la tri unuaj kunfratoj de Fancisko, Anĝelo Tancredi, frato Leono kaj frato Rufino rikoltis materialon sufiĉan por per ĝi kompili la legendon de la Tri Kompanuloj (1246).

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La rikoltaĵojn oni etendis laŭ 18 ĉapitroj, tiel strukturitaj: la unuaj okto epizodas pri la juneco ĝis la “konvertiĝo” de la sanktulo; la sekvaj kvar interesigas pri kiel estis akceptitaj en la Ordeno la dekunu unuaj kunuloj kaj detaligas la malfacilaĵojn suferitajn de la Ordeno ĝis la aprobo de la franciskana Regulo; la sekvaj kvar fiksiĝas sur la morto de la unua Protektanto de la Ordeno kaj sur la elekto de la sinsekva Protektanto kaj sur elekto de la unuaj fratoj misie sendotaj tra Eŭropo; la lastaj du pentras la morton de la sanktulo kaj finiĝas per lia sanktoproklamo. La filigrano de tuta rakontado estas ke Francisko imitis en ĉio Jesuon Kriston.

Integra versio de la legendo de la tri Kompanoj estis republikigita en Parizo (1926), kaj poste en nova eldono pere de la kritikisto Desbonnets en “Archivium Franciscanum Historicum 67”[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]