Daŝio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pakitaj rapidkuireblaj daŝioj

Daŝio (, だし, romaji:dashi) estas formo de supo tradicia por Japania kuirarto. Fama japana kuiristo Shizuo Tsuji skribis, ke "ekzistas multaj anstataŭigantoj por daŝio, sed sen daŝio la kuiraĵoj estas nur a la japonaise kaj ne havas originalan guston". Daŝio formas bazon de misosupoj, nudelaj supoj, buljonoj, saŭcoj ktp.

La plej kutima formo de daŝio estas simpla buljono de bolita kombu (manĝebla algo) kaj katsuobushi (speciale preparita viando de bonito, specio de tinuso). Vera daŝio el freŝa algo kaj fiŝo estas nuntempe rara eĉ en Japanio[1]. Nune oni plej ofte uzas konservitajn, rapidkuireblajn miksaĵojn.

Aliaj variantoj de daŝio estas tiuj faritaj per tenado de algoj, niboŝioŝiitakeo-fungoj en akvo dum multaj horoj aŭ per varmigo de la akvo preskaŭ al bola temperaturo. Tiaj daŝioj estas:

  • Kombu dashi farita per teno de algoj en akvo dum longa tempo.
  • Niboshi dashi farita per teno en akvo de niboŝio - malgrandaj idaj sardinoj sen kapoj kaj intestoj.
  • Shiitake dashi farita per teno en akvo de ŝiitakeoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.food-pronet.jp/fmd/9omni/0603omni14.html La ingrediencoj uzataj por kuiri dashi hejme (Japana).