Lancoforma garolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lancoforma garolo
Lancoforma garolo
Lancoforma garolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Garrulus
Specio: G. lanceolatus
Garrulus lanceolatus
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉe Kullu- Manali, distrikto de Himaĉal-Pradeŝo, norda Barato.

La Lancoforma garoloNigrakapa garolo (Garrulus lanceolatus) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj kaj genro Garrulus, kiu enhavas nur aliajn du speciojn kaj kiuj loĝas en Azio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas preskaŭ samgranda kiel ties proksima parenco la Eŭrazia garolo, sed iomete pli svelta escepte pri la beko kio estas pli mallonga kaj dika. Same estas similkolora pri la ĝenerala bruna koloro kaj markoj ĉefe bluaj en flugiloj, sed ankaŭ blankaj kaj nigraj en flugiloj kaj vosto. Sed en flugiloj estas pli da nigro supre kaj ĉefe la tuta kapo estas nigra kun elstara kresto kaj gorĝo striita de blanko sur la nigra fono. Krome la vosto estas pli longa kaj blua anstataŭ nigra. La pugo estas bruna anstataŭ blanka.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en orienta Afganio kaj Himalajo tra Nepalo en arbara habitato kun grandaj areoj de malferma grundo pli ol densa arbaro. Ili loĝas ankaŭ en kelkaj kultivataj areoj kaj eĉ ĉe vilaĝoj se estas sufiĉe da arboj kaj arbustoj proksime.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas kaj surgrunde kaj en arboj kaj manĝas preskaŭ la saman ampleksan gamon de planta kaj animala materialo kiel sia proksima parenco, inklude ovojn kaj birdidojn kaj restaĵojn ĉe homaj setlejoj.

Ili nestumas en arboj kaj taŭgaj arbustoj kaj ankaŭ pri tio ili similas al la Eŭrazia garolo. La ino demetas kutime 3-5 ovojn kiuj estas kovataj dum 16 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn.

La voĉo estas tre simila al tiu de la proksima parenco kaj estas plej ofte laŭta ĉirpado sed kun pli longaj intermezoj.

Bildoligo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]