William Thomas Stead

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Thomas Stead

William Thomas Stead
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1849
en Anglio Darlington, Anglio
Morto 15-an de aprilo 1912
en Atlantiko, Titanic
Mortokialo drono
Tombo North Shields
Lingvoj Esperantoangla
Nacieco anglo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Silcoates School
Familio
Patro William Stead
Frat(in)o Francis Herbert Stead
Infano Estelle W. Stead
Okupo
Okupo verkistoĵurnalistoesperantisto
vdr

William Thomas STEAD [ŭiljam tomas sted] (naskiĝis la 5-an de julio 1849 en Darlington; mortis la 15-an de aprilo 1912) estis angla esperantisto, filantropo, pacifisto, aktivulo por homaj rajtoj kaj mondfama ĵurnalisto. Li estis ankaŭ brita gazeta eldonisto, kiu, kiel pioniro de esplorĵurnalismo, fariĝis polemika figuro dum la Viktoriana epoko.

Stead amikiĝis kun la feminisma Josephine Butler kaj helpis ŝin kontraŭbatali infanan prostituadon kaj ĉesigi homan kontrabandadon de junaj virinoj kaj infanoj de Anglio al ceteraj eŭropaj landoj (i.a. Belgio) por prostituo. Li estis ankaŭ la unua angla redaktisto, kiu dungis inajn ĵurnalistojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la aĝo de 22 jaroj, W.T. Stead estis la plej juna redaktoro en Anglio. Li estis redaktisto de la "Northern Echo" en Darlington en 1871. Li akiris internacian atenton per siaj artikoloj kontraŭ la 'bulgaraj abomenaĵoj' (1876-1878). En 1880 li transloĝiĝis al Londono por labori por la "Pall Mail Gazette", de kiu li fariĝis ties redaktoro en 1883.  W.T. Stead ankaŭ estis la unua ĵurnalisto kiu intervjuis caron.

En januaro 1890, Stead fondis ĉiumonatan internacian revuon "The Review of Reviews", kiun li redaktis ĝis sia morto en la Titanic en aprilo 1912. "The Review of Reviews" trovis tutmondan legantaron kaj celis kunligi la britan imperion per sintezo de sia plej bona ĵurnalismo[1].

Stead ankaŭ fondis la "American Review of Reviews" en 1891 kaj "The Australasian Review of Reviews" en 1892.

En 1904 li lanĉis "The Daily Paper", kiu kolapsis post ses semajnoj, kaj Stead perdis 35,000 £ de sia propra mono (preskaŭ 3 milionoj £ en valoro de 2012) kaj suferis nervan kolapson[2][1].

Stead estis noviganto, liberalulo en politiko kaj nekonformisto en la kredo. Li kredis, ke ĵurnalismo povus kaŭzi socian plibonigon. Li esploris kompleksajn kaj nepopularajn aferojn kaj reduktis ilin al klareco kaj precizeco[3].

Stead havas monumenton apud la rivero Thames (Thames Embankment), vidalvide de la enirejo de la Londona metroa stacio Temple kie Stead havis sian oficejon.

Lia frato estis Francis Herbert Stead kiu ludis gravan rolon en la kristan-socialisma movado inter laboristoj. kiu ludis esencan rolon en la batalo por pensioj.

Stead mortis dum la disastro kun la ŝipo Titanic[4].

Pacismo[redakti | redakti fonton]

Stead estis pacifisto kaj aktivulo por paco, kiu favoris la "Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo" kaj "Altan Kortumon de Justeco inter la Nacioj" (frua versio de la Unuiĝintaj Nacioj), tamen li ankaŭ preferis la uzon de forto en la defendo de leĝo[5] [6]. Li amplekse raportis pri la packonferencoj de Hago de 1899 kaj 1907 (Hago, Den Haag). Li havas buston ĉe la Palaco de Paco en Hago. Rezulte de ĉi tiuj agadoj, Stead estis plurfoje nomumita por la Nobel-premio pri paco[7].

Spiritismo[redakti | redakti fonton]

William Stead, krome, estis “pasia ŝatanto de spiritaj sciencoj”, publikiginte intervjuon kun William Ewert Gladstone, kio faris grandan bruon pro tio ke Gladstone estis admiranto de la “kontraŭkristana teozofio de Blavatsky, tre ŝatata politika konsilisto kaj subtenanto de la angla imperiismo.

Li plezuriĝis per aŭtomata verkado, nome la transskribo de diraĵoj de mortintaj spiritoj kaj fondis la revuon “Borderland” dediĉitan ĝuste al fantomoj, okultismo kaj spiritismo” (Il Secolo, la 17-an de aprilo 1912).

Kontraŭ misuzo de infanoj[redakti | redakti fonton]

W T Stead denuncis en ĵurnaloj la 'infanan prostituadon' okazinta en ejoj de la imperia elito. Por fari tion, li pagis por infano kaj iris al malliberejo pro ĝi. Tiuj ŝokaj revelacioj multe kontrastis kun la tiutempe populara ideo ke la Brita Imperio kiu asertis disvastigi kristanajn valorojn al la 'necivilizita mondo'.  Poste Stead estis marĝenigita[8][9].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Du titoloj de "Stead's Masterpiece Library" por Knaboj kaj Knabinoj
Du titoloj de "Stead's Masterpiece Library" por Knaboj kaj Knabinoj

La nombro de liaj publikaĵoj iom post iom fariĝis tre granda, ĉar li verkis kun facileco kaj sensaciisma fervoro pri ĉiaj temoj, de "The Truth about Russia" (1888) ĝis If "Christ Came to Chicago!" (Laird & Lee, 1894), kaj de "Mrs Booth" (1900) ĝis "The Americanisation of the World "(1901)[10].

En 1896, Stead lanĉis la lilbroserion "Books for the Bairns", kies titoloj inkluzivis fabelojn kaj verkojn de la klasika literaturo[11][12].

Nova Ĵurnalismo[redakti | redakti fonton]

Stead iniciatis la uzon de intervjuoj en brita ĵurnalismo. Liaj novigoj kiel redaktisto de la liberala Pall Mall Gazette (antaŭulo de la London Evening Standard) inkluzivis enkorpigi por la unua fojo mapojn kaj diagramojn en la gazeto, disigi pli longajn artikolojn kun okulfrapaj subtitoloj kaj miksi siajn proprajn opiniojn kun tiuj de la homoj, kiujn li intervjuis[13]. Oni konsideras Stead ankaŭ kiel estiganto de la moderna ĵurnalisma tekniko krei novaĵeventon anstataŭ nur raporti pri ĝi, kiun devis pruvi lian plej faman "enketon" pri Eliza Armstrong[14], 13-jaraĝa knabino kiun li 'aĉetis' kontraŭleĝe (homforkapto) por povi pruvi ke seks-sklavoj ekzistas.

La "nova ĵurnalismo" de Stead malfermis la vojon al la moderna klaĉgazeto (angle: tabloid aŭ moderna sensaciisma ĵurnalismo) en Britio[4], sed poste estis ĉefulo por la Nobel-premio pri paco. Stead pledis por "Registaro per ĵurnalismo"[15], formo de "nova ĵurnalismo"[16] iniciatita de Stead en kiu li ekpensis pri ĵurnalismo kiel pli ol nur pozicio por raporti informojn, sed ke la ĵurnalisto aŭ redaktoro povus fariĝi reganto pere de la gazetaro[17].

Post lia morto, Stead estis vaste aklamita kiel la plej granda gazetisto de sia epoko[18]. Laŭ Roy Jenkins, Stead fariĝis "la plej sensacia figuro en 19-a jarcenta ĵurnalismo"[19]. Li ofte subtenadis Esperanton per ĉiumonata paĝo pri Esperanto en sia gazeto „The Review of Reviews“.

Stead kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Verda ŝildo en Westminster kiu atestas pri lia famo kiel ĵurnalisto.
Verda ŝildo en Westminster kiu atestas pri lia famo kiel ĵurnalisto.

Li estis konvinkita de la profesoro Hartman en Leipzig, ke Esperanto povas servi al liaj celoj. Kiel unu el la plej famaj britaj ĵurnalistoj de la 19-jarcento li helpis al la starigo de la Esperanto-movado en Britio kaj estis la ĉefmotoro malantaŭ la fondo de la Londona Esperanto-Klubo[20]. Stead fariĝis esperantisto pro paroladoj de prof. Hartman el Leipzig.

Ekde aŭtuno 1902 la monata revuo The Review of Reviews havis regulan kolumnon pri Esperanto, kutime malgrandaj informoj el la brita kaj tutmonda Esperanto-movado[21]. Foje aperis pli ampleksaj artikoloj, ekzemple biografia skizo pri L. L. Zamenhof verkita de Stead tuj post la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer. Stead ankaŭ poste raportis pri postaj Esperanto-kongresoj.

Lia sekretariino estis Eliza Ann Lawrence, kiu ludis esencan rolon en la brita Esperanto-movado.

Artikoloj de William Thomas Stead estas arkivitaj en La Virina Biblioteko ĉe la Biblioteko de la London School of Economics.

Arkivejoj[redakti | redakti fonton]

Arkivaĵoj de William Thomas Stead estas konservataj ĉe la Churchill Archives Centre en Kembriĝo kaj en la The Women's Library ĉe la biblioteko de la London School of Economics.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Trovu « William Thomas Stead » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Luckhurst, Roger, "WT Stead, a forgotten victim of Titanic Arkivigite je 2020-09-20 per la retarkivo Wayback Machine". The Daily Telegraph, la 10-an de aprilo 2012.
  2. (en) "W.T. Stead Timeline Arkivigite je 2021-04-10 per la retarkivo Wayback Machine". Attackingthedevil.co.uk.
  3. (en) William T. Stead Memorial Society (Golden, Colorado)[rompita ligilo], WorldCat Identities
  4. 4,0 4,1 (en) "Press Office Home – The British Library Arkivigite je 2021-05-09 per la retarkivo Wayback Machine". British Library Press Office, la 10-an de aprilo 2012.
  5. (en) Sally Wood (1987). W.T. Stead and his "Books for the bairns Arkivigite je 2012-07-16 per la retarkivo Wayback Machine". Edinburgh: Salvia Books. ISBN 0-9512533-0-1.
  6. W. T. Stead, "The Great Pacifist: an Autobiographical Character Sketch Arkivigite je 2011-03-03 per la retarkivo Wayback Machine" (1901), postmorte publikigita, en: The Review of Reviews for Australasia, (aŭgusto 1912) paĝoj 609–20.
  7. (en) "The Great Educator: a Biography of W.T. Stead Arkivigite je 2021-04-16 per la retarkivo Wayback Machine", Attackingthedevil.co.uk, la 15-an de aprilo 1912.
  8. (en) The Maiden Tribute of Modern Babylon, Pall Mall Gazette, julio 1885
  9. (en) Herbert Agar, Paedophilia ring in high places rocks BBC, politicians and society,
  10. (en) Americanization of the World, arkivita de la originalo pere de Wayback Maŝino.
  11. (en) Stead's Publishing House Series Books, Kent.edu.
  12. (en) Books for the Bairns ("Review of Reviews" Office), publishinghistory.com.
  13. en) Tobias Grey, The Father of Tabloid Journalism, Teh Wall Street Journal, la 17-an de majo 2012, alirite la 25-an de marto 2021.
  14. (en) Roland Pearsell (1969) The Worm in the Bud: The World of Victorian Sexuality, paĝoj 367–78.
  15. (en) Joseph O. Baylen, "Stead, William Thomas (1849–1912)", Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004
  16. (en) Baylen, J.O. (decembro 1972). "The 'New Journalism' in Late Victorian Britain". Australian Journal of Politics & History. 18 (3): 367–385. doi:10.1111/j.1467-8497.1972.tb00602.x.
  17. (en) Stead, William (1886). "Government by Journalism". The Contemporary Review.
  18. (en) Prévost, Stéphanie (23-an de April 2013). "W. T. Stead and the Eastern Question (1875–1911); or, How to Rouse England and Why?". 19: Interdisciplinary Studies in the Long Nineteenth Century (16). doi:10.16995/ntn.654 – pere de www.19.bbk.ac.uk.
  19. (en) Roy Jenkins (2003). "Victorians Uncovered – William Stead: unscrupulous journalist or moral crusader?", channel4.com. Arkivita de la originalo, la 12-an de februaro 2003.
  20. (eo) diskutgrupo esper-brit, ma 21-an de marto 2021
  21. (en) Enciklopedio de Esperanto, 1933, arkivita, la 8-an de julio 2007 ce Wayback Machine