Viola garolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Viola garolo
Viola garolo
Viola garolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Cyanocorax
Specio: C. violaceus
Cyanocorax violaceus
(Du Bus de Gisignies, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Viola garolo (Cyanocorax violaceus) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj, kiu enhavas la korvojn, pigojn, garolojn ktp. Tiu specio estas de la genro Cyanocorax kiu karakteras pro kombino de nigro (ĉefe en kapo) kaj bluo (la korpo).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

desegnaĵo

Pli precize tiu specio ne havas tiom da nigro kiel la proksimaj parencoj Jukatana garolo aŭ la Purpurdorsa garolo, sed nur en la beko, kapo, gorĝo kaj supra brusto. Tiu nigraj partoj kontrastas kun la resta blua koloro, kiel ĉe aliaj samgenranoj, sed ĉefe kun la blublankecaj aŭ arĝentbluaj nuko kaj malantaŭa kolo, kiuj estas samkoloraj ne kun la dorso, vosto kaj flugiloj, kiel ĉe la aliaj similaj parencoj, sed plie kun la subaj partoj kiuj estas helgrizaj. Fakte la arĝentblua nuko gradiĝas nuance al lavendoblua dorso, kiu siavice gradiĝas al pli malhelbluaj flugiloj kaj vosto.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en granda parto de la norda duono de Sudameriko nome Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujano, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj eksarbaroj kaj preferinde ĝi troviĝas en arbarbordoj kaj ĉe riveroj aŭ lagoj. Tio estas fakte sudokcidenta kaj nordokcidenta Amazono, el norda Bolivio, tra orientaj Peruo kaj Ekvadoro, Amazona Kolombio kaj la baseno de la rivero Orinoko kaj al norda Venezuelo. La teritorio estas oriente de Andoj escepte norde de Kolombio kaj Venezuelo kaj iome en Gujanoj. En tiu teritorio ĝi estas la ununura garolo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ili kutime formas arojn de ĉirkaŭ 12 birdoj kaj tiele ili estas bruemaj kaj rimarkindaj. Ili estas oportunemaj ĉiomanĝantoj, kiuj manĝas etajn vertebrulojn, insektojn, ovojn, fruktojn ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]