Griza arbopigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza arbopigo
Griza arbopigo
Griza arbopigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Dendrocitta
Specio: D. formosae
Dendrocitta formosae
(Swinhoe, 1863)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Griza arbopigo, konata ankaŭ kiel Himalaja arbopigo, (Dendrocitta formosae) estas birdo de la aziaj arbopigoj, mezgranda membro de la familio de Korvedoj kiu inkludas la korvojn kaj la garolojn.

Ĝi estas similgranda kiel la Eŭrazia garolo aŭ iome pli malgranda kun nigra strio ĉe la okuloj kaj ardeznigreca vizaĝo. La resto de la kolo kaj brusto estas malhelgriza al hela en malsupra ventro kaj pugo kaj en krono kaj nuko estas arĝentgrizo. La unuarangaj flugilplumoj estas nigraj kun blankaj punktoj en la bazo de la flugilkovriloj kaj la vosto estas relative mallonga kaj ankaŭ nigra, kiel la beko, gamboj kaj piedoj. Ĝenerale estas grizeca birdo (kio nomigas la specion) sed montras ruĝecan dorson, kiel la rilata samgenrano nome Ruĝeca arbopigo; ambaŭ nomoj konvenus same, sed la Griza arbopigo havas plihelan ventron, dum la alia estas pli ruĝoranĝa kaj krome havas rimarkindan blankan markon en flugiloj, kiu nuancigas la ĝeneralan grizecon.

Tiu birdo kovras tre grandan geografian areon kaj sekve havas kelkajn agnoskatajn regionajn formojn kiuj diferenciĝas iome unu el alia ekzemple pro koloro kaj vostolongo.

La teritorio estas el nordorienta Barato, Nepalo, Asamo, Birmo, Tajlando, suda Ĉinio, Tajvano (de kie la nomiga subspecio estas endemio) kaj Hindoĉinio. La kutima habitato estas arbaroj de montoj kaj montetoj kaj tre ofte ili troviĝas en areoj de teraskultivejoj.

Tiu arbopigo estas ĉefe arbema manĝanto sed prenas ankaŭ iom de sugrunde ĉefe en kultivataj regionoj. Ili manĝas ampleksan gamon de insektoj kaj aliaj senvertebruloj inklude berojn, nektaron, grenon kaj aliajn semojn kaj ankaŭ etajn reptiliojn, ovojn kaj birdidojn. Ili foje veturas en manĝantaroj kun la turdedoj de la genro Garrulax.

La nesto estas tre profunda kaj konstruita en arboj kaj arbustoj aŭ tigaroj de bambuo, kie la ino demetas 3-4 ovojn.

La voĉo estas priskribita kiel akra kaj malagrabla, sed kiel ĉe aliaj specioj de korvedoj estas tre varia kaj inkludas akran “k-a-a-a-a” kaj aliajn pli muzikecajn notojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildoligo[redakti | redakti fonton]