Nigravizaĝa arbopigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigravizaĝa arbopigo
Nigravizaĝa arbopigo
Nigravizaĝa arbopigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Dendrocitta
Specio: D. frontalis
Dendrocitta frontalis
(Horsfield, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigravizaĝa arbopigo (Dendrocitta frontalis) estas birdo de la aziaj arbopigoj, mezgranda membro de la familio de Korvedoj kiu inkludas la korvojn kaj la garolojn.

Tiu birdo estas iomete pli malgranda ol la Blua garolo kaj havas la komunan fortikan korpon kaj longan voston de tiu grupo. La fronto, vizaĝo kaj gorĝo estas nigraj kun brusto, kolo kaj ŝultroj arĝentecaj aŭ helblugrizaj. La dorso estas helbruna kun similaj subaj partoj. La flugilkovriloj estas blankaj kaj la unuarangaj flugilplumoj kaj vosto nigraj, kio videblas ripoze kiel tri partoj supre: hela, bruna kaj nigra el kapo al vosto. Ĝenerale similas al parencaj specioj Griza arbopigo kaj Ruĝeca arbopigo pro nigreca kapo, ruga dorso kaj griza koloro, sed tiu specio montras la nigran vizaĝon pli markitan kaj kontrastan kun ĉirkaŭaj blankaj zonoj transire al la specio de la Blankventra arbopigo, kiu montras pli ampleksajn blankajn partojn.

Tiu orientalisa specio loĝas larĝan strion (kvankam ofte tre limigita) el nordorienta barata Himalajo, Nepalo kaj tra Birmo en montetaj arbaroj kaj ofte tre alte.

Ili manĝas ĉefe senvertebrulojn de diversaj tipoj kaj kaptas termitojn dumfluge; ili manĝas ankaŭ fruktojn kaj berojn. Ili probable manĝas similajn manĝotipojn kiel aliaj arbopigoj.

La nesto estas eta klara strukturo ofte lokita inter tigoj de bambuo, etaj arboj aŭ arbustoj en bordo de klarejo. La ino demetas kutime 3-5 ovojn.

La voĉo estas priskribita kiel varia sed enhavas metalajn notojn kaj babileman alarmalvokon similan al tiu de aliaj specioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]