Festivalo de Bayreuth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Festivalo de Bayreuth
opera festivalo • muzikfestivalo
Komenco 1876 vd
Geografia situo 49° 57′ 36″ N, 11° 34′ 47″ O (mapo)49.9611.579722222222Koordinatoj: 49° 57′ 36″ N, 11° 34′ 47″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Bayreuth
Festivalo de Bayreuth (Germanio)
Festivalo de Bayreuth (Germanio)
DEC
Festivalo de Bayreuth
Festivalo de Bayreuth
Map
Festivalo de Bayreuth
Fondinto(j) Richard Wagner vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la festivalejo de Bayreuth

La festivalo de BayreuthRichard-Wagner-festivalo - germane Bayreuther FestspieleRichard-Wagner-Festspiele - estas muzika kaj teatra festivalo, kiu ĉiujare (ĝenerale inter la 25-a de julio kaj la 28-a de aŭgusto) okazas en la aparte tiucele de Richard Wagner kaj Otto Brückwald konstruigita Richard-Wagner-festivalejo sur la "Verda Monteto" (Grüner Hügel) en Bayreuth.

Historio ĝis 1944[redakti | redakti fonton]

Richard Wagner deziris teatrejon respektive operejon fore de la eŭropaj metropoloj, en kiu - sen deflankiĝo kaj sen la kompromisoj de urbega kulturejo - komplete povu koncentriĝi pri la prezento de liaj operaj verkoj. Al la realigo de tiu deziro kontribuis esence lia mecenato reĝo Ludoviko la 2-a de Bavario kaj lia subtenantino Marie grafino de Schleinitz, kiu ankaŭ havis gvidan rolon en la Wagner-subtena urba klubo Bayreuther Patronatsverein. La unua festivalo sub la arta gvidado de Richard Wagner komenciĝis la 13-an de aŭgusto 1876; prezentiĝis la monda premiero de la kompleta opera ciklo La Ringo de la Nibelungo. Inter la gastoj estis Franz Liszt, Anton Bruckner, Karl Klindworth, Camille Saint-Saëns, Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, Edvard Grieg, Lev Tolstoj, Paul Lindau, Friedrich Nietzsche kaj Gottfried Semper, plue la ŝtatestroj Vilhelmo la 1-a, imperiestro de la Germana Regno, Petro la 2-a, imperiestro de Brazilo, kaj reĝo Karlo de Virtembergo. La bavara reĝo Ludoviko inter la 6-a kaj 9-a de aŭgusto vizitis la lastajn provsurscenigojn kaj revenis por la tria triono de prezentaĵoj, sed komplete evitis ĉiujn publikajn aperojn.

La arta sukceso de la premiero ombriĝis pro iuj paneoj de la scenaro, tiel ke fine Richard Wagner, tre koleriĝinte, rifuzis sursceneje akcepti la publikan aplaŭdon. Pro financa malsukceso - restis ŝuldoj de 148.000 oraj regnaj markoj – la dua festivalo nur realigeblis ses jarojn poste, dum la jaro per la premiero de la opero Parsifal. Richard Wagner intencis, kiel li skribis en letero al lia mecenato reĝo Ludoviko, iom post iom surscenigi ĉiujn siajn operajn verkojn en la festivalejo "en maniero, ke tiuj surscenigoj por la postaj generacioj estu konservitaj kiel specimeno de korekteco". Malmultajn monatojn poste Wagner mortis. Ĝis mallonge antaŭ sia morto li pensis pri plano modifi la operojn Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg kaj Der Fliegende Holländer, por igi ilin "indaj je prezento en la festivalejo de Bayreuth". Prezenton de liaj plej fruaj verkoj (Das Liebesverbot – "la amomalpermeso", Die Feen – "la feinoj", Rienzi) li ne eksplicite malpermesis, sed ankaŭ ne montris ajnan intereson pri tiaj surscenigoj. Ĝis la nuntempo en la festivalejo estas kutimo nur prezenti la dek ĉefajn verkojn de Richard Wagner, de la opero Der Fliegende Holländer ĝis Parsifal.

Sub la gvido de Cosima Wagner, la vidvino de Richard, la festivaloj komence okazis malregule. Ĉiam denove pro ekonomiaj kialoj – la festivalo estis ekskluzive privata entrepreno de la familio Wagner – devas enŝoviĝi paŭza jaro inter festivalaj jaroj.

la festivalejo de Bayreuth ĉirkaŭ la jaro 1900

La festivaloj alternis inter artaj konservemo kaj novemo. Cosima Wagner, kiu ekde la jaro 1886 mem reĝisoris la prezentojn, havis striktajn konceptojn pri prezentoj ekzakte laŭ la indikoj de la mortinta edzo. Dum 1908 ŝi pro malsaneco transdonis la festivalan gvidadon al sia filo Siegfried Wagner, kiu paŝon post paĝo ebligis modernigon de la prezentoj. La komenco de la Unua Mondmilito devigis interrompon de la festivala sezono de 1914 – la kostoj por jam venditaj biletoj devis esti repagitaj al la aĉetintoj, dum la artistaj salajroj kaj aliaj elspezoj por la planitaj surscenigoj restis, tiel ke ekestis grandega deficito.

Nur post dek jaroj, la 22-ande julio 1924, la festivalo gvide de Siegfried Wagner povis remalfermiĝi. La premiero de la opero Die Meistersinger von Nürnberg iĝis malferme naciisma aranĝo. Post la forta fina aplaŭdo, la publiko starante kantis la nacian himnon de la Germana Regno – evento tre malkutima por opera prezento.

En sia testamento de 1929 Siegfried Wagner fiksis, ke ankaŭ estonte nur verkoj de Richard Wagner rajtu prezentiĝi en la festivalo de Bayreuth. Ĝis la nuntempo oni ripete pridiskutis tiun limigon, sed tamen ankoraŭ obeas ĝin.

Probleme komenciĝis la 1930-aj jaroj: Dum 1930 mortis Siegfried Wagner; inter la nova dirigento Arturo Toscanini kaj la aliaj du dirigentoj de la jaroj 1930 kaj 1931 Karl Muck kaj Wilhelm Furtwängler estis artaj kaj politikaj diferencoj.

Iom antaŭ la festivalaj provsurscenigoj de la jaro 1933, Toscanini rifuzis plu direkti la festivalon, ĉar post la transpreno de la ŝtata potenco fare de la nazia partio, en Germanio regis ksenofobia kaj kontraŭjudisma politika atmosfero. [1]

la naziaj politikistoj Joseph Goebbels kaj Werner von Blomberg en la festivalo de Bayreuth dum la jaro 1937

Artan malkulminon la festivalo havis dum la tempo de Nazia Germanio: La vidvino de Siegfried, Winifred Wagner, kiu dum la jaro 1930 transprenis la festivalan gvidadon, simpatiis al Adolf Hitler, premis faŝismajn surscenigojn de la festivalaj operoj kaj bonvenigis, ke la naziaj politikistoj uzis la festivalon kiel partia reprezentejo kaj por faŝisma propagando. Adolf Hitler mem lastfoje vizitis la festivalon de Bayreuth dum la jaro 1940.

Ekde tiu jaro laŭ ordono de Adolf Hitler organiziĝis tiel nomataj "militaj festivaloj". La nazia organizaĵo Kraft durch Freude ("Forto per Ĝojo") transprenis la disvendadon respektive disdonadon de la biletoj. Aparte vunditaj germanaj soldatoj kaj laboristoj en la priarmilaj fabrikoj ricevis biletojn. Ekde la jaro 1941 la festivalo pli kaj pli – aldone al la propaganda influo pere de la diktatora reĝimo – organize suferis pro la militaj cirkonstancoj. Dum la jaro 1944 el la origine dek operoj en la programo nur restis la verko Die Meistersinger von Nürnberg, kiun ekde la premiero la nazioj aparte aprezis. La lasta el la dek du prezentoj de la jaro okazis la 9-an de aŭgusto. Temis entute pri la lasta opera prezento en Nazia Germanio. [2]

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Jam dum la jaro 1949 fondiĝis la "Societo de la Amikoj de Bayreuth", kiu precipe havis la celon kolekti mondonacojn por reinstalo de la festivalo. Jam dum la pentekostaj festotagoj 1950 kolektiĝis 400 000 germanaj markoj. [3]

la publika spektejo de la festivalejo
festivala atmosfero

La festivaloj komenciĝis la 30-an de 1951 per spektakla surscenigo de la opero Parsifal sub la gvido de Wieland Wagner kun tre malabunda sceneja dekoro. La novkomencon post la naziaj jaroj kune - arte kaj organize – gvidis la nepoj Wieland kaj Wolfgang Wagner. Ili sukcesis establi ĉiujaran festivalon, kun kutime po unu novspeca surscenigo ĉiujare, el la ĉefaj operoj de Richard Wagners: Der fliegende Holländer, Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg, Lohengrin, Der Ring des Nibelungen (kun la kvar unuopaj operoj Das Rheingold, Die Walküre, Siegfried, Götterdämmerung), Tristan und Isolde, Die Meistersinger von Nürnberg kaj Parsifal.

Fojfoje aldone ankaŭ la 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven prezentiĝis en la festivalejo. Richard Wagner mem diligente prezentis tiun simfonion la 22-an de majo 1872 en la grafa operejo de Bayreuth, okaze de la ekkonstruko de lia festivalejo. Kadre de la festivalo la simfonio reprezentiĝis sub la dirigentoj Richard Strauss (1933), Wilhelm Furtwängler (1951, 1954), Paul Hindemith (1953), Karl Böhm (1963) kaj Christian Thielemann (2001). Okaze de la 100-jara mortotago de Franz Liszt, la bopatro de Richard Wagner, dum la jaro 1986 prezentiĝis ties Faŭsto-simfonio.

Plurfoje novaj impulsoj por la tutmonda opera kaj muzikteatra kulturo disradiis de Bayreuth aus, ekdemple ekde la jaro 1951 per la surscenigoj de Wieland Wagner, kiu per sia malplenigo de la scenejo, kiu restis malplenega kaj preskaŭ sendekora, kreis estetikan novkomencon, kaj ĝis la 1970-aj jaroj influis modernismajn operajn kaj muzikteatrajn prezentojn. Dum la jaro 1976, okaze de la 100-jara jubileo de la festivalo, la enscenigo de la opero La Ringo de la Nibelungo sub la gvido de Patrice Chéreau kreis plian ampleksan stilan ŝanĝon kaj novigon, kiu komence ankaŭ vekis drastan proteston en la publiko, sed pli poste akceptiĝis arte elstara. El muzika vidpunkto la festivalaj prezentoj – aparte rilate al la koruso kaj orkestro – konsideriĝas internacie elstaraj, al kio kontribuas ankaŭ la arkitektura kaj akustika aparteco de la festivalejo.

La ĉiujare okazantajn kaj plurjare antaŭe elaĉetitajn 30 operajn prezentojn povas vidi pli-malpli 58.000 spektantoj. Ĉiujare registriĝas ĝis 500.000 mendoj je biletoj, tiel ke inter mendo kaj ricevo de bileto ofte estas sep aŭ pli da atendaj jaroj. Pro la alta bezono da biletoj, multoble pli granda ol la haveblo, dum la lastaj jaroj tre altiĝis bileto-prezoj en la "nigra merkato", aparte per interretaj bileto-ofertoj. La festivala organizantaro per pluraj rimedoj provas kontraŭagi tiun nigran negocadon per la biletoj, interalie presante la nomon kaj adreson de la mendintoj sur la biletoj kaj komparante ĉe la enirejo la biletojn kaj oficialajn personajn dokumentojn. Dum la jaro 2008 la regula bileta prezo laŭ sidlokaj kategorioj estis inter 14 kaj 225 eŭroj. Krome ekzistas tre eta kvanto de sidlokoj kun nur parta vido de la scenejo (je 12 eŭroj) kaj plia kvanto tute sen sceneja vido (je 7 eŭroj). La Richard-Wagner-ligo ĉiujare disdonas stipendiojn, precipe por ebligi al muzikaj studantoj senkostan travivon de la prezentoj.

Posedanto de la festivalejo de Bayreuth ekde la jaro 1973 estas la fondaĵo Richard-Wagner-Stiftung Bayreuth, kies membroj estas la ŝtato Germanio la federacia lando Bavario, la urbo Bayreuth, la "Societo de la Amikoj de Bayreuth", du pliaj landaj fondaĵoj, la distriktaro Supra Frankonio kaj membroj de la familio Wagner. Gvidanto de la fondaĵa konsilio estas la ĉefurbestro de la urbo Bayreuth.

Surscenigoj[redakti | redakti fonton]

jaro verko muzika gvidado reĝisorado scena dekoro kostumoj
1876 Der Ring des Nibelungen Hans Richter Richard Wagner Joseph Hoffmann Carl Emil Doepler
1882 (ĝis 1933) Parsifal Hermann Levi (1882 ĝis 1884, 1886, 1889, 1891 ĝis 1892, 1894), Franz Fischer (1882-1884, 1899), Richard Wagner (fino de la lasta prezento dum 1882), Felix Mottl (1888, 1897), Karl Muck (1901 ĝis 1902, 1906, 1908 ĝis 1909, 1911 ĝis 1912, 1914, 1924 ĝis 1925, 1927 ĝis 1928, 1930), Michael Balling (1904, 1906, 1908, 1911 ĝis 1912), Franz Beidler (1906), Siegfried Wagner (1909), Willibald Kaehler (1924 ĝis 1925), [Arturo Toscanini] (1931), Richard Strauss (1933) Richard Wagner Max Brückner, Paul von Joukowsky Paul von Joukowsky
1886 (ĝis 1906) Tristan und Isolde Felix Mottl (1886, 1889, 1891 ĝis 1992, 1906), Michael Balling (1906) Cosima Wagner Max Brückner Joseph Flüggen
1888 (ĝis 1899) Die Meistersinger von Nürnberg Hans Richter (1888 ĝis 89, 1892, 1899), Felix Mottl (1892) August Harlacher Max Brückner
1891 (ĝis 1904) Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg Felix Mottl (1891 ĝis 1992), Richard Strauss (1894), Siegfried Wagner (1904) Cosima Wagner Max Brückner Joseph Flüggen
1894 (ĝis 1909) Lohengrin Felix Mottl (1894), Siegfried Wagner (1908 ĝis 1909), Karl Muck (1909) Cosima Wagner Max Brückner Joseph Flüggen
1896 (ĝis 1931) Der Ring des Nibelungen Hans Richter (1896 ĝis 97, 1901 ĝis 1902, 1904, 1906, 1908), Felix Mottl (1896), Siegfried Wagner (1896 ĝis 1997, 1899, 1901 ĝis 02, 1906, 1911 ĝis 12, 1928), Franz Beidler (1904), Michael Balling (1909, 1911 ĝis 1912, 1914, 1924 ĝis 1925), Franz von Hoeßlin (1927 ĝis 1928), Karl Elmendorff (1930 ĝis 1931) Cosima Wagner Max Brückner Arpad Schmidhammer, Hans Thoma
1901 (ĝis 1902) Der Fliegende Holländer Felix Mottl Siegfried Wagner Max Brückner Max Roßmann
1911 (ĝis 1925) Die Meistersinger von Nürnberg Hans Richter (1911 ĝis 1912), Fritz Busch (1924), Karl Muck (1925) Siegfried Wagner Max Brückner Daniela Thode
1914 Der Fliegende Holländer Siegfried Wagner Siegfried Wagner Siegfried Wagner Daniela Thode, Max Roßmann
1927 (ĝis 1931) Tristan und Isolde Karl Elmendorff (1927 ĝis 1928), Arturo Toscanini (1930), Wilhelm Furtwängler (1931) Siegfried Wagner Kurt Söhnlein Daniela Thode, Irma Nierenheim
1930 (ĝis 1931) Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg Arturo Toscanini Siegfried Wagner Kurt Söhnlein Daniela Thode, Irma Nierenheim
1933 (ĝis 1934) Die Meistersinger von Nürnberg Karl Elmendorff, Heinz Tietjen Heinz Tietjen Emil Preetorius Emil Preetorius, Kurt Palm
1933 (ĝis 1942) Der Ring des Nibelungen Karl Elmendorff (1933 ĝis 1934, 1942), Heinz Tietjen (1934, 1936, 1938 ĝis 1939, 1941), Wilhelm Furtwängler (1936 ĝis 1937), Franz von Hoeßlin (1940) Heinz Tietjen Emil Preetorius Emil Preetorius, Kurt Palm
1934 (ĝis 1936) Parsifal Franz von Hoeßlin (1934), Richard Strauss (1934), Wilhelm Furtwängler (1936) Heinz Tietjen Alfred Roller Emil Preetorius, Alfred Roller
1936 (ĝis 1937) Lohengrin Wilhelm Furtwängler (1936), Heinz Tietjen (1936 ĝis 1937) Heinz Tietjen Emil Preetorius Emil Preetorius
1937 (ĝis 1939) Parsifal Wilhelm Furtwängler (1937), Franz von Hoeßlin (1938 ĝis 1939) Heinz Tietjen Wieland Wagner Alfred Roller, Wieland Wagner
1938 (ĝis 1939) Tristan und Isolde Karl Elmendorff (1938), Victor von Sabata (1939) Heinz Tietjen Emil Preetorius Emil Preetorius
1939 (ĝis 1942) Der Fliegende Holländer Karl Elmendorff (1939 ĝis 1941), Richard Kraus (1942) Heinz Tietjen Emil Preetorius Emil Preetorius
1943 (ĝis 1944) Die Meistersinger von Nürnberg Wilhelm Furtwängler, Hermann Abendroth Heinz Tietjen Wieland Wagner Kurt Palm, Emil Preetorius, Wieland Wagner
1951 (ĝis 1973) Parsifal Hans Knappertsbusch (1951 ĝis 1952, 1954 ĝis 1964), Clemens Krauss (1953), André Cluytens (1957, 1965), Pierre Boulez (1966 ĝis 68, 1970), Horst Stein (1969), Eugen Jochum (1971 ĝis 1973) Wieland Wagner Wieland Wagner Charlotte Vocke
1951 (ĝis 1952) Die Meistersinger von Nürnberg Herbert von Karajan (1951), Hans Knappertsbusch (1951 ĝis 52) Rudolf Otto Hartmann Hans C. Reissinger Margarete Kaulbach
1951 (ĝis 1958) Der Ring des Nibelungen Herbert von Karajan (1951), Hans Knappertsbusch (1951, 1956 ĝis 58), Joseph Keilberth (1952 ĝis 56), Clemens Krauss (1953) Wieland Wagner Wieland Wagner Ingrid Jorissen
1952 (ĝis 1953) Tristan und Isolde Herbert von Karajan (1952), Eugen Jochum (1953) Wieland Wagner Wieland Wagner Fred Thiel
1953 (ĝis 1954) Lohengrin Joseph Keilberth (1953 ĝis 1954), Eugen Jochum (1954) Wolfgang Wagner Wolfgang Wagner Fred Thiel
1954 (ĝis 1955) Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg Joseph Keilberth (1954 ĝis 1955), Eugen Jochum (1954), André Cluytens (1955) Wieland Wagner Wieland Wagner Kurt Palm
1955 (ĝis 1956) Der Fliegende Holländer Joseph Keilberth (1955 ĝis 56), Hans Knappertsbusch (1955) Wolfgang Wagner Wolfgang Wagner Kurt Palm
1956 (ĝis 1960) Die Meistersinger von Nürnberg André Cluytens (1956 ĝis 1958), Erich Leinsdorf (1959), Hans Knappertsbusch (1960) Wieland Wagner Wieland Wagner Kurt Palm
1957 (ĝis 1959) Tristan und Isolde Wolfgang Sawallisch Wolfgang Wagner Wolfgang Wagner Kurt Palm
1958 (ĝis 1962) Lohengrin André Cluytens (1958), Lovro von Matačić (1959), Heinz Tietjen (1959), Ferdinand Leitner (1960), Lorin Maazel (1960), Wolfgang Sawallisch (1962) Wieland Wagner Wieland Wagner Kurt Palm
1959 (ĝis 1965) Der Fliegende Holländer Wolfgang Sawallisch (1959 ĝis 1961), Otmar Suitner (1965) Wieland Wagner Wieland Wagner Kurt Palm
1960 (ĝis 1964) Der Ring des Nibelungen Rudolf Kempe (1960 ĝis 63), Berislav Klobucar (1964) Wolfgang Wagner Wolfgang Wagner Kurt Palm
1961 (ĝis 1967) Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg Wolfgang Sawallisch (1961 ĝis 1962), Otmar Suitner (1964), André Cluytens (1965), Carl Melles (1966), Berislav Klobucar (1967) Wieland Wagner Wieland Wagner Kurt Palm
1962 (ĝis 1970) Tristan und Isolde Karl Böhm (1962 ĝis 1964, 1966, 1968 ĝis 1970) Wieland Wagner Wieland Wagner Kurt Palm
1963 (ĝis 1964) Die Meistersinger von Nürnberg Thomas Schippers (1963), Karl Böhm (1964), Robert Heger (1964) Wieland Wagner Wieland Wagner Kurt Palm
1965 (ĝis 1968) Der Ring des Nibelungen Karl Böhm (1965 ĝis 1966; Walküre und Götterdämmerung 1967), Otmar Suitner (1966 ĝis 1967), Lorin Maazel (1968) Wieland Wagner Wieland Wagner Kurt Palm
1967 (ĝis 1972) Lohengrin Rudolf Kempe (1967), Berislav Klobucar (1967), Alberto Erede (1968), Silvio Varviso (1971 ĝis 1972) Wolfgang Wagner Wolfgang Wagner Kurt Palm
1968 (ĝis 1975) Die Meistersinger von Nürnberg Berislav Klobucar (1968 ĝis 69), Hans Wallat (1970), Silvio Varviso (1973 ĝis 1974), Heinrich Hollreiser (1975) Wolfgang Wagner Wolfgang Wagner Kurt Palm
1969 (ĝis 1971) Der Fliegende Holländer Silvio Varviso (1969 ĝis 1970), Karl Böhm (1971), Hans Wallat (1971) August Everding Josef Svoboda Jörg Zimmermann
1970 (ĝis 1975) Der Ring des Nibelungen Horst Stein Wolfgang Wagner Wolfgang Wagner Kurt Palm
1972 (ĝis 1978) Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg Erich Leinsdorf (1972), Horst Stein (1972 ĝis 1973), Heinrich Hollreiser (1973 ĝis 1974), Colin Davis (1977 ĝis 1978) Götz Friedrich Jürgen Rose Jürgen Rose
1974 (ĝis 1977) Tristan und Isolde Carlos Kleiber (1974 ĝis 1976), Horst Stein (1977) August Everding Josef Svoboda Reinhard Heinrich
1975 (ĝis 1981) Parsifal Horst Stein (1975 ĝis 1981), Hans Zender (1975) Wolfgang Wagner Wolfgang Wagner Reinhard Heinrich
1976 (ĝis 1980) Der Ring des Nibelungen („centjara jubileo“) Pierre Boulez Patrice Chéreau Richard Peduzzi Jaques Schmidt
1978 (ĝis 1985) Der Fliegende Holländer Dennis Russell Davies (1978 ĝis 1980), Peter Schneider (1981 ĝis 1982), Woldemar Nelsson (1984 ĝis 1985) Harry Kupfer Peter Sykora Reinhard Heinrich
1979 (ĝis 1982) Lohengrin Edo von Waart (1979), Woldemar Nelsson (1980 ĝis 1982) Götz Friedrich Günther Uecker Frida Parmeggiani
1981 (ĝis 1987) Tristan und Isolde Daniel Barenboim Jean-Pierre Ponnelle Jean-Pierre Ponnelle Jean-Pierre Ponnelle
1981 (ĝis 1988) Die Meistersinger von Nürnberg Mark Elder (1981), Horst Stein (1982 ĝis 1984, 1986), Michael Schønwandt (1987 ĝis 88) Wolfgang Wagner Wolfgang Wagner Reinhard Heinrich
1982 (ĝis 1988) Parsifal James Levine (1982 ĝis 1986, 1988), Daniel Barenboim (1987) Götz Friedrich Andreas Reinhardt Andreas Reinhardt
1983 (ĝis 1986) Der Ring des Nibelungen Georg Solti (1983), Peter Schneider (1984 ĝis 1986) Peter Hall William Dudley William Dudley
1985 (ĝis 1995) Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg Giuseppe Sinopoli Wolfgang Wagner Wolfgang Wagner Reinhard Heinrich
1987 (ĝis 1993) Lohengrin Peter Schneider Werner Herzog Henning von Gierke Henning von Gierke
1988 (ĝis 1992) Der Ring des Nibelungen Daniel Barenboim Harry Kupfer Hans Schavernoch Reinhard Heinrich
1989 (ĝis 2001) Parsifal James Levine (1989 ĝis 1993), Giuseppe Sinopoli (1994 ĝis 1999), Christoph Eschenbach (2000), Christian Thielemann (2001) Wolfgang Wagner Wolfgang Wagner Reinhard Heinrich
1990 (ĝis 1999) Der Fliegende Holländer Giuseppe Sinopoli (1990 ĝis 1993), Peter Schneider (1994, 1998 ĝis 1999) Dieter Dorn Jürgen Rose Jürgen Rose
1993 (ĝis 1999) Tristan und Isolde Daniel Barenboim Heiner Müller Erich Wonder Yōji Yamamoto
1994 (ĝis 1999) Der Ring des Nibelungen James Levine Alfred Kirchner Rosalie Rosalie
1996 (ĝis 2002) Die Meistersinger von Nürnberg Daniel Barenboim (1996 ĝis 1999), Christian Thielemann (2000 ĝis 2002) Wolfgang Wagner Wolfgang Wagner Reinhard Heinrich
1999 (ĝis 2005) Lohengrin Antonio Pappano (1999 ĝis 2001), Andrew Davis (2002 ĝis 2003), Peter Schneider (2005) Keith Warner Stefanos Lazaridis Sue Blane
2000 (ĝis 2004) Der Ring des Nibelungen Giuseppe Sinopoli (2000), Ádám Fischer (2001 ĝis 2004) Jürgen Flimm Erich Wonder Florence von Gerkan
2002 (ĝis 2007) Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg Christian Thielemann (2002 ĝis 2005), Christoph Ulrich Meier (2007) Philippe Arlaud Philippe Arlaud Carin Bartels
2003 (ĝis 2006) Der Fliegende Holländer Marc Albrecht Claus Guth Christian Schmidt Christian Schmidt
2004 (ĝis 2007) Parsifal Pierre Boulez (2004 ĝis 2005), Ádám Fischer (2006 ĝis 2007) Christoph Schlingensief Daniel Angermayr, Thomas Goerge Tabea Braun
2005 (ĝis kiam?) Tristan und Isolde Eiji Oue (2005), Peter Schneider (2006, 2008) Christoph Marthaler Anna Viebrock Anna Viebrock
2006 (ĝis kiam?) Der Ring des Nibelungen Christian Thielemann Tankred Dorst Frank Philipp Schlößmann Bernd Ernst Skodzig
2007 (ĝis kiam?) Die Meistersinger von Nürnberg Sebastian Weigle Katharina Wagner Tilo Steffens Michaela Barth
2008 (ĝis kiam?) Parsifal Daniele Gatti Stefan Herheim Heike Scheele Gesine Völlm
2010 (ĝis kiam?) Lohengrin Andris Nelsons Hans Neuenfels Reinhard von der Thannen Reinhard von der Thannen
2011 (ĝis kiam?) Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg Thomas Hengelbrock[4] Sebastian Baumgarten[5]
2012 (ĝis kiam?) Der Fliegende Holländer[6] Christian Thielemann[7]
2013 (ĝis kiam?) Der Ring des Nibelungen[6]
2015 (ĝis kiam?) Tristan und Isolde[6] Christian Thielemann[7] Katharina Wagner[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ la libro de Brigitte Hamann: Winifred Wagner oder Hitlers Bayreuth, paĝoj 143–173
  2. laŭ la libro de Brigitte Hamann: Winifred Wagner oder Hitlers Bayreuth, paĝoj 408-478
  3. laŭ la libro de Brigitte Hamann: Winifred Wagner oder Hitlers Bayreuth, paĝoj 571 kaj sekvaj
  4. germanlingva artikolo en la gazeto "Morgenpost": "Perfida opersolistino". Arkivita el la originalo je 2013-07-29. Alirita 2009-04-21.
  5. germanlingva artikolo en la retejo "yahoo.de": "Kiel pluokazas sur la Verda Monteto?"
  6. 6,0 6,1 6,2 artikolo en la gazeto "Welt"[rompita ligilo]
  7. 7,0 7,1 7,2 artikolo en la gazeto "Morgenpost": Financa situacio en Bayreuth tre tensia". Arkivita el la originalo je 2013-07-29. Alirita 2009-04-21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

49° 57′ 34.5″ N 11° 34′ 46.5″ O / 49.959583 °N, 11.579583 °O / 49.959583; 11.579583 (mapo)

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.