Arisdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arisdorf
Blazono de Arisdorf
Rigardo al Arisdorf-Olsberg de la pinto de Schleifenberg
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Liestal
Koordinatoj  47° 30′ 47″ N 7° 45′ 55″ O / 47.51306 °N, 7.76528 °O / 47.51306; 7.76528 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 47″ N 7° 45′ 55″ O / 47.51306 °N, 7.76528 °O / 47.51306; 7.76528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1533
Areo 9,99 km²
Alteco 345 m super marnivelo
Poŝtkodo 4422
Komunumkodo 2821
Mapo de Arisdorf
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Arisdorf estas komunumo en la distrikto Liestal en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1533 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Arisdorf situas oriente de la nacia aŭtoŝoseo A2 en valeto de Arisdorferbach norde de la Ĵurasa Montaro. Al la komunumo ankaŭ apartenas la bazel-kampara parto de la vilaĝo Olsberg, kies alia parto situas en Kantono Argovio.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Arisdorf limas en nordo kaj ordoriento al Olsberg (Kantono Argovio), en oriento al Magden (Kantono Argovio), en sudoriento al Hersberg, en sudokcidento al la kantonĉefurbo Liestal, kaj en okcidento al Füllinsdorf kaj Giebenach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Arisdorf estas konektita al la reto de la publika trafiko per la poŝtaŭtolinio numero 83 al Liestal.

La komunumo disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo tra Lucerno al Tiĉino.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Arisdorf datiĝas el la jaro 1154 kiel Arnolstorf.

En mezepoko Arisdorf estis komunua posedaĵo de la grafoj de Frohburg kaj de Thierstein, kiu lasta familio ĉirkaŭ en la jaro 1300 akiris la solan posedon pri la vilaĝo. La familio Thierstein vendis pro monmanko la vilaĝo parte en 1408 kaj la reston en 1446 al la bazela familio Bärenfels, de kiu ĝin akiris en la jaro 1532 la urbo Bazelo por 2000 guldenoj, kaj ĝin atribuis al la voktejo Farnsburg. En la jaro 1798 la vilaĝo estis atribuita al la helveta distrikto Liestal.

En la jaro 1832 la bazela revolucio, kiu kondukis al la Bazela Kantondisiĝo ekis en Arisdorf. Ek de 1833 la komunumo apartenas al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

En la jaro 1882 la ĝis tiam sendependa komunumo Olsberg BL estis kunigita kun Arisdorf.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]