Raedwald (East Anglia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raedwald
Persona informo
Rædwald
Naskiĝo 30-an de novembro 549 (0549-11-30)
Morto 30-an de novembro 623 (0623-11-30) (74-jaraĝa)
Etno Engloj vd
Familio
Dinastio Wuffingas vd
Patro Tytila of East Anglia vd
Gefratoj Eni (East Anglia) vd
Infanoj Eorpwald • Rægenhere • SigeberhtEgric • Ricberht of East Anglia vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Raedwald estis la anglosaksa reĝo de East Anglia, Anglio de ĉirkaŭ 599 al sia morto ĉirkaŭ 624.

Familio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Tytila, kiu regis East Anglia de ĉirkaŭ 578 al ĉirkaŭ 599, kaj frato de Eni. Li edziĝis al tre virta paganino, kaj ili havis almenaŭ du filojn, Eorpwald (kiu sekvis lin kiel reĝo de East Anglia) kaj Sigeberht.

Konvertiĝo[redakti | redakti fonton]

Dum li forestis en Kent li konvertiĝis al kristanismo. Tamen kiam li revenis en sian regnon, tio malplacis al lia edzino kaj multaj gravuloj. Lia edzino persvadis lin estigi en sia templo du altarojn, unu dediĉitan al Kristo kaj la alia al la dioj de la anglosaksoj.

Edwin de Northumbria[redakti | redakti fonton]

Aethelfrith, reĝo de Northumbria, deziris mortigi sian bofraton Edwin, kiu estis ebla pretendanto al la trono de Northumbria. Edwin fuĝis al aliaj regnoj, kaj fine atingis East Anglia, kie unue Raedwald volonte protektis lin kaj bonvenigis lin en sian domanaron. Aethelfrith trifoje promesis grandan sumon da mono al Raedwald se li mortigus Edwin. La unuan kaj duan fojojn Raedwald rifuzis. La trian, Aethelfrith, kiu estis verŝajne la plej potenca anglosaksa reĝo, minacis ke li invados East Anglia. Raedwald promesis aŭ mortigi aŭ transdoni Edwin. Tam lia virta edzino riproĉegis lin, dirante ke oni neniam agu perfide kaj neniam transdonu amikon kontraŭ mono.

Edwin rifuzis proponon ke li eskapu. Lin vizitis fremdulo, eble Paulinus, la estonta episkopo de Jorko. Tiu diris ke Raedwald subtenos Edwin, kiu estis destinata iĝi pli potenca ol iu ajn antaŭa anglosakso.

Raedwald marĉis norden kun granda armeo por ataki Aethelfrith antaŭ ol tiu povus kunigis ĉiujn siajn soldatojn. Sekvis batalo proksime al Rivero Trent kaj al Gainsborough (Lincolnshire). Dum la batalo mortis Aethelfrith kaj Raegenhere, filo de Raedwald. Edwin gajnis la tronon de Northumbria, kaj la filoj de Aethelfrith fuĝis al Skotlando.

Laŭ Bede kaj la Anglosaksa Kroniko, Raedwald estis tiam la plej potenca anglosaksa reĝo.

Ipswich[redakti | redakti fonton]

Dum la regado de Raedwald fondiĝis la urbo Ipswich, kiu iĝis grava komerca centro kaj haveno.

Sutton Hoo[redakti | redakti fonton]

Eblas ke Sutton Hoo, fama arkeologia sito, estis la tombejo de Raedwald.