Sanktamarta troglodito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sanktamarta troglodito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Troglodytes
Specio: T. monticola
Troglodytes monticola
(Bangs, 1899)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sanktamarta troglodito (Troglodytes monticola) estas specio de birdo de la familio de Trogloditedoj. Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Kolombio, ĉirkaŭ la regiono de la urbo de Sankta Marta, de kie venas la popola nomo.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj, kio nomigas la specion en latina scienca nomo kie monticola signifas precize montoloĝanta. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Kiel ĉe aliaj trogloditoj, tiu ĉi estas ankaŭ malgranda ĝenerale bruna birdo, pli malhele supre kaj ĉefe ĉe flugiloj; estas horizontala malhela striado videbla en flugiloj kaj ĉefe vosto.

Ili manĝas ĉefe insektojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]