Ferminio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zapata troglodito
Zapata troglodito
Zapata troglodito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Ferminia
Specio: F. cerverai
Ferminia cerverai
(Barbour, 1926)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ferminio laŭ genro, Zapata ferminio, Zapata trogloditoKuba troglodito laŭ specio, Ferminia cerverai, estas birdo de la familio de Trogloditedoj en la ordo de Paseroformaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas mezgranda grizecbruna birdo kiu loĝas en densa arbustejo de la Marĉo Zapata, en Kubo. Ĝi estas ĉirkaŭ 16 cm longa, bruna ĝenerale, kvankam tre striita je nigro en dorso, flugiloj kaj vosto kaj kun helgrizecaj subaj partoj kun brunecaj flankoj nigrece striitaj sube. La flugiloj estas tre mallongaj kaj la vosto estas longa kaj kutime suben ripoze kaj dumkante, sed tre ofte levata. La krono estas malhelbruna kun helbrunajn punktojn kaj la vizaĝo miksita de helgriza kaj helbruna kaj havas etajn makuletojn. La okuloj estas brunaj. La superokula strio ne tre rimarkindas. La beko estas longa kaj grizeca. La gamboj estas brunecaj.

Ĉe junuloj la gorĝo estas punktita je nigro kaj la flankoj ne estas tiom striitaj.

La kantobirdo estas belega kaj simila al tiu de la Domtroglodito, ĉar estas altatona kaj laŭta, priskribita kiel muzika serio de kvar ĝis sep melodiaj frazoj miksitaj kun raŭkaj notoj kaj komencata de gorĝeca noto. Tio daŭras ĉirkaŭ unu minuton. Ne certas ĉu paro kantas duope. La kanto de la ino ne estas tiom laŭta, daŭra nek melodia.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Zapata troglodito estas la ununura specio de sia genro kaj loĝas limigite kaj endemia en la Duoninsulo Zapata, precize en la zono de Santo Tomás en la Marĉo de Zapata, provinco de Matanzas en la suda marbordo de okcidenta Kubo. Ĝi loĝas en unu de la zonoj malplej marĉegaj de la Duoninsulo de Zapata. Ili preferas herbejojn kun disa makiso, kiuj foje inondiĝas laŭsezone.

La habitato de Zapata troglodito estas tipe marĉoj de fluanta akvo kaj savano de malaltaj teroj kun disa makiso kaj malaltaj arboj.

Kutimaj minacoj estas fajroj en seka sezono, sekigado de humidejoj, detruo pro agrikulturo kaj predado fare de enmetitaj mungotoj kaj ratoj. Plej klara minaco estas la malgrando de ĝia teritorio (70 277 hektaroj), kie krome neniam estis komuna. Ŝajne ili malpliiĝas.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi flugas malmulte (ĝis 15 m) sed plie dumkante en sia teritorio; piediras surherbe zorgege. Ili estas timidaj, sed kantas elstare. Ili manĝas insektojn, araneojn, heliketojn, lacertojn, larvojn kaj berojn, plej ofte surgrunde. Ili estas defendemaj kaj atakas pli grandajn birdojn.

Tiu trogloditedo tipe faras sian neston en plantoj Cladium, sed oni trovis la unuan nur en 1986. Oni supozas, ke ĝi reproduktiĝas inter januaro kaj julio, plej certe el marto al majo; la masklo kantas laŭtege januare, poste malpliiĝas ĝis aprilo kaj poste denove plilaŭtiĝas, kio supozigas, ke temas pri du ovodemetado ĉiujare. La nesto estas bulkeca kun flanka enirejo, konstruita el kanofolioj kaj kovrita interne el folietoj. Ambaŭ gepatroj konstruas la neston. La ino demetas du blankajn ovojn kaj nur ŝi kovas ilin.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Ferminia devenas el Fermín kaj cerverai estas “dediĉita al Cervera”. La specio estis kolektita unuafoje en 1926 de la hispana naturalisto Fermín Zanón Cervera, kaj tiele la nomo estas lia omaĝo. En angla la nomo estas Zapata wren (Zapata troglodito), kvankam dekomence en la Revuo Auk oni nomis ĝin Cervera´s Wren (Troglodito de Cervera).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En la franca pri tiu specio
  • BirdLife International (2004). Ferminia cerverai. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 5a Februaro 2007. Endanĝerita
  • García, F. (1987). Las Aves de Cuba. Especies endémicas. Subespecies endémicas. Volumoj I kaj II. Eldonejo Gente Nueva, La Habana. 207 pp.
  • Garrido, O.H.; Kirkconnell, A. (2000). Birds of Cuba. Helm Field Guides, Londono. 253 pp.
  • Sánchez,R.;(2002). Las Aves de Cuba y Fermín Zanón Cervera. Eldonejo Padilla, Sevilla.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]