Un Éléphant ça trompe énormément (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elefanto tio trompas enorme
filmo
Originala titolo Un Éléphant ça trompe énormément
Produktadlando Francio
Originala lingvo franca
Kina aperdato 22-a de septembro 1976 (Francio)
Daŭro 110 minutoj
Ĝenro komedio
Kameraado René Mathelin
Reĝisoro(j) Yves Robert
Produktisto(j) Yves Robert por la Guéville kaj Alain Poiré por Gaumont
Scenaro Jean-Loup Dabadie kaj Yves Robert
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Vladimir Cosma
Produktinta firmao Q3209750
vdr

Un Éléphant ça trompe énormément (Elefanto tio trompas enorme - franca vortludo: "trompe" signifas "trompas" kaj "rostro") estas franca filmo de Yves Robert, aperinta en 1976.

Yves Robert aldonis daŭrigon la sekvantan jaron: Nous irons tous au paradis.

En 1984, Gene Wilder faris refaron titolitan The Woman in Red.

Temo[redakti | redakti fonton]

Etienne (Jean Rochefort), kvardekkelk-jara, edziĝinta al Marthe, fidela edzo, feliĉa patro, ekenamiĝas al Charlotte (Anny Duperey), juna virino, apenaŭ pretervidita, ruĝe vestita. Li kutime ludas tenison kun siaj tri plej bonaj amikoj, Simon, Daniel kaj Bouly. Simon (Guy Bedos) estas kuracisto, konstante sufokata de la entrudiĝoj de sia patrino (Marthe Villalonga) en sian vivon, ŝi estas karikaturo de "nigrapieda" patrino. Daniel (Claude Brasseur), ne sukcesas pli longe kaŝi sian samseksemon al siaj amikoj. Bouly (Victor Lanoux), senpripenta amindumanto, defalas kiam li makovras, ke lia edzino forlasis komunan loĝejon kun mebloj kaj infanoj. Kvankam malestima al petolantoj, Étienne finfine ne rezistas al la ĉarmoj de la bela nekonatulino, sed tiu ĉi rapide komprenigas al li, ke temas pri senestonta aventuro.

La filmo estas plejparte komentata de ekstera voĉo de Jean Rochefort, kaj la kontrasto inter tio kion li (avantaĝe) prezentas kaj la spektata realo konsistigas komikan risorton de la filmo.

Pliaj teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

  • 1977: César por plej bona dua rolo al Claude Brasseur, por Un Éléphant ça trompe énormément

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]