František Baďura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
František Baďura
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1896 (1896-08-29)
en Paskov
Morto 4-an de aŭgusto 1959 (1959-08-04) (62-jaraĝa)
en Brno
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

František BAĎURA (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1896 en Paskov - mostis la 4-an de aŭgusto 1959 en Brno) estis ĉeĥa esperantisto, inter la jaroj 1931-1932 prezidanto de Esperantista Klubo en Brno.

Laŭ profesio li estis polica inspektoro.

En sia funkcio de la kluba prezidanto li inaŭguris la 5-an Internacian Kongreson por Seksa Reformo, okazinta en Brno la 21-26-an de septembro 1932. En Verda Stacio li parolis pri ĉeĥoslovaka sporto (14.6.1932)

Dum la 2-a mondmilito kiel ĉeĥoslovaka soldato li travivis danĝerajn aventurojn, kiujn li priskribis en la gazeto Esperantista 5-6/1946 kaj kiujn elsendis Verda Stacio (21.10.1946). Li diktis la rememorojn al Josef Vondroušek, ĉar pro grava malsano li ne kapablis uzi la dekstran manon. En la radio legis lian tekston Adolf Malík.

Post la germana okupacio li laboris en subtera organizo kaj jam en februaro 1940 Gestapo venis por aresti lin. Tiel komenciĝis lia fuĝa vojaĝo eksterlanden en ĉeĥoslovakan armeon. Kelkajn tagojn li kaŝadis sin en Brno, apud Brno, Praha, Přerov, fine li feliĉe transiras slovakan landlimon per ŝarĝvagonaro al Půchov kaj Bratislava. En marto 1940 li transiras nokte kun 10 oficiroj hungaran limon, sed trafas ilin la unua akcidento; ili estas arestitaj kaj eskorte venas en Budapeŝton. Tie en karcero pli ol 300 ĉeĥoj-fuĝintoj spertas malsaton, malvarmon, pedikojn, dormadon sur cemento sen kovriloj.

Post unu monato postulas Gestapo lian transdonon - ili juĝas, ke lia kulpo estas aparte granda, ĉar li estas polica inspektoro, kiu eĉ moviĝis inter ili - kaj li estis eskortata al Košice kaj ĉe la landlimo atendas lin malbona fino. Sed en tunelo ĉe Koŝice denove per fuĝo li savas sin, ricevas helpon de la Pola Ruĝa Kruco, kaj en la sama nokto revenas vagonare Budapeŝton. Tie franca konsulejo organizas vojaĝojn en Jugoslavion. El Budapeŝto al la jugoslava limo ili estis forveturigitaj per aŭtomobiloj, nokte denove transiro de la limo trans marĉejoj, tiam jam sukcesa. Ĉe la limo frata akcepto fare de jugoslava limgvardio kaj venontan tagon komforte en Beogradon.

En la ĉefurbo de Jugoslavio funkciis ĉs. militista oficejo, do unue rekrutiĝo kaj envicigo en transporton al Bejruto kun fina destino: Francio. Lia transporto estis forvojaĝonta nur post du monatoj, do li laŭ la jarlibro elserĉis tiean esp. klubon kaj dum du monatoj li ĝin regule vizitadis. La kunvenoj okazadis precize, malgraŭ la senteble kreskanta kaj pliakriĝanta krizo kaj danĝero. Post du monatoj li adiaŭis la gastamajn, zorgoplenajn, sed firme deciditajn samideanojn kaj forveturis al Bejruto.

Sed en Francion li jam ne veturis, ĉar Francio estis venkita kaj kapitulacis. Li estis transprenita de angloj kaj veturis en Palestinon, kie estis formata ĉs. korpuso de Meza Oriento. En Palestino li submetiĝis al funda militista edukado kaj ekzercado, kiun sekvis kutima, tamen eksterordinara soldatvivo kaj kampado. Li renkontiĝis kun samideanoj de Jerusalemo, Betlehem kaj de aliaj lokoj, ĉie kora akcepto, fervoro, ardo, vigla vivo, multegaj konatiĝoj kaj amikaj rilatoj, ankaŭ kun esperantistoj-soldatoj el la tuta mondo, nome angloj, aŭstralianoj, novzelandanoj, poloj, hindoj, afrikanoj ktp. Same en Tel Aviv, Haifa k. a. Ne mankis prelegoj pri Ĉeĥoslovakio, nek vizitoj al memorindaj kaj sanktaj lokoj, ekz. al la Morta Maro.

Post finekzercoj li iris deĵore en Egipton. En Aleksandrio li tre baldaŭ ekinterrilatis kun esperantistoj. Tiama prezidanto de la klubo kun multaj membroj estis s-ano Bell, bonega, vigla kaj tre aktiva homo. En la klubo estis diversaj nacioj, krom egiptanoj ankaŭ grekoj, angloj k. a., societo amika, tre agrabla, ĉarma kaj interesa.

En Egipto oni bone vojaĝis, soldatoj havantaj forpermeson veturis senpage. Dum mallongaj forpermesoj li entreprenis multajn ekskursojn al Kairo, kun belegaj ĝardenoj kaj granda zoologia ĝardeno, al piramidoj kaj sfinksoj, templo Karnak, en Valon de reĝoj, Luksoro, Fajum, Asuano ĝis al limo de Sudano. En Fajum li renkontis s-anojn Migalli kaj Nasif, kiuj enkondukis lin al potenca guberniestro. Akcepto okazis kun plena patricia digno, laŭ tradiciaj ceremonioj kaj kun invito al solena vespermanĝo en granda luksa palaca halo (oraj pladoj kaj pokaloj, juveloj, sudanaj negroj bunte zonitaj, ĉion vidantaj kaj ĉion sciantaj, mirakle priservis divenante kaj tuj plenumante ĉian ajn deziron). La altrangulo mem parolis Esperanton, ankaŭ lia persona sekretario estis arda esperantisto kaj ĉarma amiko. Baďura donace ricevis egiptajn skulptaĵojn kaj aliajn memoraĵojn.

En Oriento li renkontadis ĝenerale bonege parolantajn esperantistojn, lingva talento de la orientanoj estas ja konata. Ofte li vojaĝis deĵore inter Egipto kaj Palestino, dum kio okazis diversaj kaj surprizaj renkontoj kun esperantistoj.

Vagante en montoj de Judeo li falis en manojn de Beduenoj, ili estas timindaj kaj konataj rabistoj. Kiam li diris, ke li estas el Ĉeĥoslovakio, ili tuj ŝanĝis sian konduton, iĝis amikaj, troviĝis inter ili unu, kiu konis nomon de prezidento Masaryk kaj montris lian portreton, kiun li portis ĉe si. Kaj poste Baďura estis laŭ ilia plej bona ebleco gastigita kaj la sekvantan tagon li tre bone adiaŭis.

Venis bataloj ĉe Tobruk, El Alamein, elpelo de Erwin Rommel el Afriko kaj ĉs. korpuso en 1944 veturis en Anglion. Tie Baďura estis trafita de danĝera meningito, akceptis lin hospitalo en Hammersmith. Skribinte al esp. klubo londona, li ricevis viziton de s-anino Major, kiu alportis diversajn esp. gazetojn kaj librojn. Post resaniĝo li venis al sia korpuso en Southend-on-See, bela marurbo kaj banloko sude de Londono. Kore li rilatis kun esperantistoj, nome kun s-ano Murray. Dum la instruista kongreso en Londono li prelegis pri Ĉeĥoslovakio kaj estis intervjuata.

En Anglio estis la movado tre aktiva, sistema kaj vigla., novaj amikoj ĉe ĉiu paŝo, esperantistoj-soldatoj en ĉiuj aliancaj armeoj. En oktobro 1945 li aŭtomobile revenis trans Francio kaj Germanio en denove liberan, sopiratan patrujon.

En la gazeto Esperantista 5-6/1946 kaj 7/1946 konserviĝis tri ne tre kvalitaj fotoj el lia aventuro, nome en Kairo ĉe Isis-statuo[rompita ligilo], en Fajum[rompita ligilo] kun s-anoj M. Mihail, T. Inegali, G. Bibaui, S. Auad, A. Apoulaziz (Societo de Bibliomikoj) kaj en Betlehem[rompita ligilo] en domo de s-ano Anastas.