Hadi Ĥamenei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hadi Ĥamenei
Persona informo
Naskiĝo 1947
en Irana Azerbajĝano
Religio Ŝijaismo
Ŝtataneco Irano vd
Partio Islama respublika partio vd
Familio
Patro Seyed Javad Khamenei vd
Patrino Khadija Mirdamadi vd
Gefratoj Ali Ĥamenei • Mohammad Khamenei • Badri Khamenei vd
Profesio
Okupo politikisto • religiulo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hadi ĤAMENEI (naskiĝis en 1947) estas ajatolo, influa irana politikisto kaj kleriko, pli juna frato de Ali Ĥamenei.

Antaŭ 1979 li estis partoprenanto de la movado de pastraro kontraŭ ŝaho, kelkaj fojoj estis malliberigita pro tio. Hadi Ĥamenei estis la subtenanto de la severa kurso, en 1988 akre kritikis la iniciintoj de la skismo en la Societo de la luktanta klerikaro kaj de kreado de pli modera la Societo de la luktantaj klerikoj. Poste ŝangis sian pozicion kaj subtenis la iomaj reformoj. En 1998 fondis la Koalicion de la adeptoj de la islama linio. Estis la ĉefredaktoro de la populara ĵurnalo «Ĝahan-e-Eslam» (La islama mondo), kiu estis fermita en 1995 laŭ decido de tribunalo. Aktive subtenis Mohammad Ĥatami dum la prezidanta balotado 1997. Post la venko de tiu estis nomumita la prezidanta konsiliano kaj reeldonadis sian ĵurnalon. Lia parolado en Ĥomo estis rompita de junaj radikaluloj, Ĥamenei mem estis vundita. Havis sukceson dum la parlamenta balotado 2000. Post la fermo de la menciita ĵurnalo li fondis la ĵurnalon «Hejat-e Nou» («La nova vivo»), kiu en 2000-aj jaroj havis plej grandan eldonkvanton inter ĉiutagaj nestataj periodaĵoj.