Blublanka mokbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blublanka mokbirdo

Blublanka mokbirdo
Blublanka mokbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Mimedoj Mimidae
Genro: Melanotis
Specio: M. hypoleucus'
Melanotis hypoleucus
(Hartlaub, 1852)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blublanka mokbirdo (Melanotis hypoleucus) estas specio de birdo de la familio de Mimedoj kiu troviĝas en centro de Centrameriko, nome en norda Salvadoro, centra Gvatemalo, suda Honduro kaj suda Meksiko (Chiapas). Ĝi estas la ununura alia specio en la genro krom la parenca Blua mokbirdo (Melanotis caerulescens) kiu laŭ la nomo estas preskaŭ tutblua, dum tiu ĉi estas dukolora. Ili estas tute loĝantaj birdoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri mezgranda birdo (25 al 28 cm longa) kun bluaj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj. Pli precize estas malhelbluaj la krono, dorso, ŝultroj, flugilkovriloj kaj pugo. La flugilplumoj estas nigrecaj, kun blua nuanco en la bordoj de la unuarangaj. Samkiel la samgenra specio, ankaŭ tiu ĉi havas nigran maskon ĉi-kaze el la beko ĉirkaŭ kaj sub la okulo al la orela zono. Tiu nigra masko ege kontrastas kun la blanka zono de mentono, gorĝo kaj antaŭa kolo, kiuj kun brusto kaj ventro formas belan blankan areon. Flankoj kaj anusa zono estas malhelgrizbluecaj. La iriso estas malhelruĝa, la beko kaj gamboj estas nigraj. La plenkreskan plumaron oni akiras post la unua jaro, kvankam kelkaj ekzempleroj povas pariĝi eĉ se ili havas ankoraŭ la antaŭplenkreskan plumaron. La blanka kaj la blua koloroj estas ĉefa karaktero de la specio, de kie devenas la nomo kaj en Esperanto kaj iamaniere en la latina scienca nomo kie hypoleucus signifas “tre blanka”.

La junuloj estas pli grizecaj supre kaj makulitaj sube kaj ekakiras la plenkreskan plumaron ekde la dua monato.

La kanto konsistas en ripetado de diversaj muzikaj frazoj, ne tro stridaj. La specio ne imitas kantojn de aliaj specioj, malkiel ĉe aliaj mimedoj, kaj ŝajne nur maskloj kantas.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ties natura habitato estas subtropika aŭ tropika humida montararbaro kaj tre degradita eksarbaro. El 1000 al 3000 m de altitudo. Centre de Gvatemalo la specio loĝas malfermajn arbarojn de kverkoj kaj pinoj. Pli malalte la habitatoj estas pli sekaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Temas pri timida specio. Oni aŭkultas plie ol oni vidas ĝin, ĉar maskloj kantas foje el elstara kaj videbla ripozejo. Ili serĉas ĉefe manĝon surgrunde, balaiante la sekan foliejon per flankaj movoj de la beko. Ili estas plej ofte en paroj aŭ en etaj familiaj grupoj, sed foje ariĝas en etaj grupoj kiuj povas esti de ĝis 5 al 6 individuoj.

Ili estas ĉiomanĝantaj. Samtempe ili nutras sin el animala materialo (ĉefe senvertebruloj) kaj el vegetala (ĉefe verdaj beroj de viburnum).

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto estas simpla taso konstruita el pecoj da bastonetoj kovritaj el fibroj. Oni lokigas ĝin en densaj arbustoj aŭ malgrandaj arboj 1 aŭ 5 m supergrunde. Ŝajne nur la ino konstruas ĝin. Laŭ altitudo, ŝi demetas 2 aŭ 3 ovojn kiuj estas helbluaj kaj senmarkaj. Ankaŭ nur la ino kovas ilin, sed ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, kiuj elnestiĝas post 14 aŭ 15 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]