Espreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taso da espreso

Espreso (itale espresso) estas trinkaĵo el kafo, preparita pere de tralasado de varmigita kaj premita akvo tra filtro kun muelita kafo.

Malgraŭ variaj opinioj, enhavo de kafeino en la espreso superas ĝian enhavon en kafo preparita laŭ maniero de kuiro sur fornelo.

Recepto de preparado[redakti | redakti fonton]

Oni metas 6-8 gramojn (unu supkulero) de muelita kafo en specialan ĉelon de kafmaŝino, kie la muelaĵo premiĝas ĝis formo de plata pastelo. Poste tra la pastelo tralasiĝas premita akvo, varmigita ĝis temperaturo 90-92 °C.

Klasika espreso ordinare havas volumenon de 25 ĝis 35 ml, kaj oni surtabligas ĝin en taso je 60 aŭ 70 ml. Norma espreso havas volumenon 30 ml.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]