Nugato de Montélimar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nugato vendota en iu sudorienta franca vilaĝo

La blanka Nugato de Montélimar (departemento Drôme/Francio) estas dolĉaĵo konsistanta el sukero, lavenda mielo, ovoblanko, vanilo, pistakoj kaj migdaloj. Ĝi estas dokumentita unue la 2-an de januaro 1701, kiam oni faris donacon al la dukoj de Burgonjo kaj Berry po unu funtocenton da nugato. La franca kaj la germana nugatspecoj forte diferencas inter si.

Beleta rakontaĵeto klarigas al ni la pseŭdosciencan etimologion de la vorto "nugato": Estis je la fino de la 17a jarcento fraŭlino maljuna nomata Onjo Manon. Ŝi okupiĝis tutan tagon pri ŝpinado aŭ trikado, havante oran koron kaj talentegon kuiri kaj baki. Por plivivigi sian monotonan vivon ŝi kutimis inviti ĵaŭde siajn genevojn kune kun iliaj malgrandaj amikoj. Tiam ŝi plezure rakontis al ili distrajn kaj miraklajn fabelojn kaj kantadis antaŭ ili malnovajn popolajn kantojn. Poste ŝi surtabligis al la junuloj po unu deserton bongustan preparitan sekrete. La frandemularo reagis ĉiam dirante: "Tante Manon, tu nous gâtes!" (Onjo Manon, vi dorlotas nin!). Sed la vera etimologio de la vorto ŝajnas esti la latina termino "nucatum" signifanta iun nuksan manĝeton.