Nick Mason

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nick Mason
Nick Mason en 2006
Nick Mason en 2006
Bazaj informoj
Naskonomo Nicholas Berkeley Mason
Naskiĝo 27-an de januaro 1944 (1944-01-27) (80-jaraĝa)
en Birmingham
Edz(in)o Lindy Mason • Annette Mason
Deveno Anglio
Ĝenroj Progresiva roko, Psikedela rokmuziko
Instrumentoj Drumo
Aktivaj jaroj 1967 - nuntempo
Persona informo
Naskonomo Nicholas Berkeley Mason
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Westminster • Frensham Heights School • Hall School
Familio
Patro Bill Mason
Edz(in)o Lindy Mason • Annette Mason
Infanoj 4
Okupo
Okupo drumisto • komponisto • aŭtobiografo • aŭtosportisto • kantoverkistomuzikproduktisto
vdr

Nick MASON (nasknome Nicholas Berkeley MASON) (naskiĝis la  27-an de januaro 1944(nun 1944-01-27) en Birmingham, Anglio), estas drumisto, muzikproduktisto, aŭtoro kaj stiristo, ĉefe fama pro sia partopreno al la rokgrupo Pink Floyd.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Nick Mason estas la filo de Bill Mason, fama kaj riĉa filmproduktiso. Li naskiĝis en Birmingham sed trapasis sian infanaĝon en la elita, riĉega kaj artula kvartalo Hampstead de Londono. Li lernis fortepianon kaj violonon kaj poste proksimiĝis al la frapinstrumentoj. Post sia licea tempo, li studis arĥitekturon ĉe la Universitato de Westminister (tiame Regent Street Polytechnic), kie li renkontis Roger Waters kaj Richard Wright, kun kiuj li fondis en 1965 la grupon The Abdabs, kiu poste iĝis Pink Floyd.

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

Kun Pink Floyd[redakti | redakti fonton]

Nick Mason (maldekstre) kaj David Gilmour dum koncerto de la turneo The Wall de Roger Waters en 2011.

Vidu ĉefan artikolon: Pink Floyd

Nick Mason estis la malplej fama ano de la grupo, subskribinte la plej malmulte da komponaĵoj, sed alportis sian apartan stilon druman. Li ankaŭ estis, kune kun Waters, la kreinto de la sonefektoj kiuj donis specialan etoson al la albumoj de la grupo. Li estas la sola ano, kiu ĉeestis la grupon dum ĝia tuta ekzisto (kun Barrett, Waters kaj Wright en The Piper at the Gates of Dawn kaj kun Gilmour en A Momentary Lapse of Reason). Li partoprenis ĉiujn turneojn de la grupo kaj okaze partoprenis al koncertoj de Waters aŭ Gilmour.

Soloa kariero[redakti | redakti fonton]

Nick Mason neniam faris veran soloan albumon sed partoprenis al multaj kunlaboraĵoj kiel drumisto kaj/aŭ muzikproduktisto, kun Rick Fenn, Carla Bley, Robert Wyatt, Gong, Steve Hillage, Michael Mantler, The Damned.
En 2018, li starigis turneon muzikantan komponaĵojn de Pink Floyd el la 1967-1972 psikedela epoko, "Nick Mason's Saucerful of Secrets".

Aŭtora kariero[redakti | redakti fonton]

En 1988, Nick Mason publikigis la libron Into the red pri siaj aŭtaj spertaĵoj. En 2004, li publikigis detalan biografion pri Pink Floyd titolitan Inside Out.

Strista kariero[redakti | redakti fonton]

Nick Mason partoprenis kvinfoje al la 24 Horoj de Manso inter 1979 kaj 1984 kaj al la Carrera Panamericana en 1991 kun David Gilmour kaj Steeve O'Rourke (la organizisto de Pink Floyd).

Familia vivo[redakti | redakti fonton]

Li havas 4 infanojn: Holly kaj Chloe kun lia unua edzino Lindy Rutter, kaj Cary kaj Guy kun lia dua edzino Anette Linton.

Hobioj[redakti | redakti fonton]

Nick Mason stiranta je Bugatti 35 B en la Nürburgring en 1981.

Krom lia partopreno al autaj konkursoj, Nick Mason estas ŝatanto de malnovaj aŭtomobiloj kaj kolektas ilin. Lia kolekto notinde enhavas modelojn de Mc Laren F1 GTR kaj de Ferrarri 250 GTO, inter trideko da aliaj famaj kolektindaj aŭtoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nick Mason kaj Mark Hales - Into the red, 1988, 2004 Virgin Books por la 2a eldono, ISBN 1852272252
  • Nick Mason - Inside Out, A Personal History Of Pink Floyd, Weidenfeld & Nicolson, 2004, ISBN 0-297-84387-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]