Vertikuti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektromotora vertikutilo
La mekanismo sube

Vertikuti estas grati aŭ tranĉeti la gresplektaĵon de gazono por forigi muskojn kaj mortintajn plantopartojn je la celo asisti la aerumadon de la grundo. La origina angla esprimo estas kunmetitia el la vortoj vertical (vertikala) kaj to cut (tranĉi).

La metodon evoluigis Thomas Mascaro en 1946.

Printempe inter aprilo kaj majo la vertikutado estas konsilinda, ĉar en tiu tempo la gazono estas tre regeneriva. Antaŭ la vertikutado oni falĉu la gazonon kaj post ĝi sterkado konsilindas. Oni ne vertikutu dum varma vetero. Fine de aŭgusto ĝis septembro dua vertikutado eblas, sed tion oni ne faru en seka somero.

Vertikuti eblas per densdenta rastilo, prefere metaldenta. Por grandaj gazenareoj la permana vertikutado estus tro teda kaj fortostreĉa. Motoraj vertikutaparatoj kun rotacianta risortŝtaltranĉilo kaj kolektosako faciligas la laboron.