Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj
ne-registara organizaĵo
Komenco 1982 vd
Poste European Language Equality Network vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Brusela Ĉefurba Regiono
Fondinto(j) Eŭropa Parlamento vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo volontula asocio
vdr

Eŭropa buroo por malpli uzataj lingvoj (EBMUL) (angle European Bureau for Lesser Used Languages (EBLUL), france Bureau européen des langues les moins répandues (BELMR), hispane Oficina Europea de Lenguas Minoritarias, germane Europäisches Büro für Sprachminderheiten) estis sendependa neŝtata organizo financata de la Eŭropa Komisiono kiu celis konservi kaj antaŭenigi malpli uzatajn aŭtoktonajn lingvojn de la Eŭropa Unio.

La Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj estis kreita fare de la iniciato de la Eŭropa Parlamento en 1982. EBMUL havis siajn sidejojn en Bruselo kaj Dublino.

UEA publikigis en 2002 Esperantan version de eldonaĵo (1998) de EBLUL, Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj.

EBLUL estis nuligita per decido de sia estraro de la 27-a de januaro 2010. Ĉefa oficiala kialo de la malfondo estis "maltaŭgeco de la subvencia meĥanismo de tia organiza modelo en hodiaŭaj cirkonstancoj". Por anstataŭi ĝin fondiĝis la Eŭropa Reto por Lingva Egaleco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]