Nigravosta leporo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigravosta leporo
Nigravosta leporo
Nigravosta leporo
Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Lagomorfoj Lagomorpha
Familio: Leporedoj Leporidae
Genro: Leporoj Lepus
Lepus californicus
Gray, 1837
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Montrante klare la blankan ĉirkaŭokulan zonon

La Nigravosta leporoKalifornia leporo (Lepus californicus) estas specio de mamulo de la ordo de lagomorfoj de la familio de Leporedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas grizeca en kapo kaj dorso kaj pli helbruna en subaj partoj kun blankecaj makuloj ĉirkaŭ la okuloj kaj la malantaŭa zono de la oreloj, kiuj estas tre disvolvigitaj, kiel ĉe plej parto de leporoj. La pintoj de la oreloj kaj de la vosto estas nigraj, de kie devenas la nomo de la specio. La korpo estas ĉirkaŭ 50 cm longa kaj la pezo estas de ĉirkaŭ 2,5 kg mezaveraĝe kaj ĝenerale 1,5 al 4.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en la okcidenta zono de Usono kaj Meksiko, de kio devenas unu el la du nomoj. Ties habitato estas dezertaj altebenaĵoj. Ili nutras sin el vegetaloj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas 6 agnoskataj subspecioj:

  • Lepus californicus californicus
  • Lepus californicus deserticola
  • Lepus californicus insularis
  • Lepus californicus madalenae
  • Lepus californicus melanotis
  • Lepus californicus texianus

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]