Kolombia peso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolombia peso
valutopeso
Ŝtato: Kolombio
Subdivido: 100 centavoj (centavos)
Kodo laŭ ISO 4217: COP
Mallongigo: COL$
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 1 798.56 COP
1 Eŭro = 2,593.20 COP

(19-a de februaro 2012)

vdr

La kolombia peso (hispane peso colombiano) estas la valuto de Kolombio. La hispana vorto peso havas la signifon "pezo". Unu peso dividiĝas en 100 centavojn. La kodo laŭ la normo ISO 4217 estas COP. Nacie oni uzas la simbolon peso ($) (kiu ankaŭ estas uzata por la usona dolaro; rimarku ke la simbolo de la usona dolaro havas nur unu lineon sur la litero S kaj la Kolombia peso havas du lineon sur la S). La uzado de la Kolombia peso estas kontrolata de la "Banco de la República de Colombia" (Banko el la Kolombia Respubliko). Nuntempe la monero de la plej malalta valoro estas de 20 ($20) kaj la monbileto de la plej alta valoro estas de 50 mil pesoj ($50.000).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la epoko de hispana koloniismo en Kolombio kaj ankaŭ dum la sekvaj militoj pri ŝtata sendependeco cirkulis multaj specoj de moneroj el oro kaj arĝento. Oraj moneroj dominis, ĉar tiu materialo en la regiono mem mineje havebliĝis. Post la ŝtata sendependiĝo en 1810 respektive 1819, la regantoj ekkonis la malavantaĝojn havi malsamspecajn pagilojn, sed nur en 1838 la Respublika Kongreso de Kolombio (Congreso de la Républica), la nacia parlamento, decidis kolekti ĉiujn monerojn, el kiuj parto eĉ ankoraŭ devenis el la kolonia tempo. Samtempe la nacia produktejo de moneroj, la Tesorería, decidis anstataŭigi la pli altkvalitajn monerojn per monbiletoj, kio gvidis al unua grandkvanta valuta produktado en la historio de Kolombio. Tamen mankis unueca produktopolitiko, tiel ke baldaŭ denove ekzistis malsamaj specoj de moneroj kaj monbiletoj. Ĉar malgraŭ la relative grandkvanta produktado la naciaj moneroj kaj monbiletoj tamen ne sufiĉis por la bezonoj de la landa ekonomio, aldoniĝis eksterlandaj moneroj kaj monbiletoj, kies uzon permesis la kolombiaj ŝtataj aŭtoritatoj. Samtempe ekde la jaro 1872 definitive fiksiĝis la dekuma sistemo de valuta unuo (la peso) kaj centono de ĝi.

Ekde la jaro 1886 observeblis inflaciaj tendencoj: produktiĝis pli kaj pli da monbiletoj, kaj en 1907 la valoro de la peso tiel malaltiĝis, ke ĝi kompareblis al tiu de la centavo de antaŭaj jaroj. Ekde la jaro 1918 la valuto de la nacia valuto denove stabiliĝis, kaj ekde tiam la valuto tendence tenas sian valoron.

Nova inflacio en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento gvidis al plimultigo de la nombroj "antaŭ la komo". Centavojn la pli junaj generacioj de kolombianoj praktike neniam uzis. Ekde la 10-a de novembro 2003 la kolombian peson (COP) kompletigas la nova Unidad de Valor real (COU). La inflacia kvoto en 2005 estis proksimume 5 %.

inflacio en Kolombio inter 1992 kaj 2007

Tra la jaro 2007 la kolombia peso tre gajnis je valoro, malgraŭ ke la ŝtato aĉetis fremdajn valutojn. La nacia valuto de decembro 2006, kiam unu usona dolaro egalvaloris al 2950 pesoj, gajnis tiel ke jaron poste temis pri nur 1912 pesoj po usona dolaro.

valuto:
ĝis 1847: 1 peso = 8 Reales, 2 pesoj = 1 Escudo,
1847-1853: 1 peso = 10 Reales, 1 Real = 10 Decimos de Real,
1853-1872: 1 peso = 10 Decimos aŭ 10 Reales,
ekde 1872: 1 peso = 100 centavoj.

Moneroj[redakti | redakti fonton]

  • Ekde la 8-a de aŭgusto 1992 cirkulas 100-pesaj moneroj. Ili pezas 5,31 gramojn, havas diametron de 23 mm kaj larĝon de 1,55 mm.
  • Ekde la 1-a de junio 1994 cirkulas 200-pesaj moneroj. Ili pezas 7,08 gramojn, havas diametron de 24,4 mm kaj larĝon de 1,70 mm. La dezajno estas de Dicken Castro.
  • Ekde la 26-a de Decembro 1993 cirkulas 500-pesaj moneroj. Ili pezas 7,43 gramojn, havas diametron de 23,5 mm kaj larĝon de 2,0 mm.
  • Ekde la 12-a de novembro 1996 cirkulas 1000-pesaj moneroj. Ili pezas 7,30 gramojn, havas diametron de 21,67 mm kaj larĝon de 2,76 mm. Pro multaj falsigoj de tiu nova monero ĝi intertempe ne plu produktiĝas, sed la laŭleĝaj moneroj de 1000 pesoj ankoraŭ estas validaj, sed estas tre malfacile ke iu persono akceptu la moneron pro la malbona famo ke ĝin havas.[1]
Kolombiaj moneroj kiuj nuntempe cirkulas (reprenotaj)
Bildo Valor karakterizaĵoj Priskribo
Reverso Averso Diametro Dikeco Pezo Komponado Averso Reverso
$20 17.2 mm 1.15 mm 2 g 70% Kupro
30%Zinko
Profilo de Simón Bolívar, Randume: la vortoj : "República de Colombia" (Kolombia respubliko) kaj stampada jaro Valoro
$50 21 mm 1.3 mm 4 g 65% Kupro
20% Zinko
15% Nikelo
Blazonŝildo el Kolombio, Randume: la vortoj : "República de Colombia" (Kolombia respubliko) kaj stampada jaro Valoro
$100 23 mm 1.5 mm 5.31 g 92% Kupro
6% Aluminio
2% Nikelo
Blazonŝildo el Kolombio, Randume: la vortoj : "República de Colombia" (Kolombia respubliko) kaj la stampada jaro Valoro
$200 24.4 mm 1.7 mm 7.1 g 65% Kupro
20% Zinko
15% Nikelo
Antaŭkolumba figuro de la kulturoj Quimbayas (Kimbaĵaj) Valoro kaj stampada jaro
$500 23.5 mm 2 mm 7.4 g Corona: 65% Cu, 20% Zn, 15% Ni
Núcleo: 92% Cu, 6% Al, 2% Ni
La árbol de Guacarí (Arbo el Guacarí) (Samanea saman). Valoro kaj stampada jaro

Monbiletoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1992 la monbiletoj havas dezajnon de kolombiaj artistoj, kiuj orientiĝas laŭ la plibonigitaj sekurecaj karakterizaĵoj de la monbiletoj kaj laŭ poe antaŭe elektita temo. La evoluo de komenca planado ĝis ekuzo de nova monbileto daŭras proksimume jaron.

La sekvaj monbiletoj cirkulas laŭ la stato de la jaro 2012

Kolombiaj monbiletoj kiuj nuntempe cirkulas (reprenotaj)
Bildo Valoro Mezuroj Ĉefa koloro Priskribo Dato de Notoj
Averso Reverso Averso Reverso Akvomarko Unua presado Unua cirkulado
1000 Pesos 130 × 65 mm Oranĝkolora Jorge Eliécer Gaitán Busto de Jorge Eliécer Gaitán, lia suskribo kaj citaĵo Jorge Eliécer Gaitán 1-a de novembro 2002 17-a de novembro 2002
2000 Pesos 130 × 65 mm Sablo-kolora Francisco de Paula Santander Casa de la Moneda (Domo de la monero), Bogoto Francisco de Paula Santander 7-a de marto 2005 17-a de novembro 2006
5000 Pesos 140 × 70 mm Verda José Asunción Silva Pejzaĝo kun la fratino de José A. Silva kaj parto de la poemo Nocturno III inspirita de ŝi. José Asunción Silva
10000 Pesos 140 × 70 mm Grenata Policarpa Salavarrieta Placo de Guaduas Policarpa Salavarrieta
Dosiero:COP 20000 anverso (1996-2016).jpg Dosiero:COP 20000 reverso (1996-2016).jpg 20000 Pesos 140 × 70 mm Blua Julio Garavito Armero La Luno, Kratero Garavito Julio Garavito Armero
50000 Pesos 140 × 70 mm Púrpura, Blanco Jorge Isaacs Parto de la romano "María" Bildo de la bieno "el Paraíso", El Cerrito. Jorge Isaacs

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. komunikado de la respublika banko. Arkivita el la originalo je 2020-02-21. Alirita 2012-02-19.