Gvajako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gvajako-Arbo (Guajacum officinale), ilustraĵo

Gvajako (guajacum) estas genro de arboj, el kiuj la plej konata estas la sudamerika specio (Guajacum officinale) kun pinataj folioj kaj bluaj aŭ ruĝaj floroj en umbelecaj infloreskoj. Ili havas tre malmolan, pezan (1,55 kg/dm3) kaj nefendeblan lignon uzatan por lagroj aŭ ŝipŝraŭboj, laboriloj. Gvajakolometil-pirokatekino estas nature okazanta organika kombinaĵo, kiu ordinare derivas el la Guajacum officinalis aŭ el la ligna kreozoto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]