Faux-la-Montagne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Faux-la-Montagne
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Gentioux-Pigerolles
INSEE kodo 23077 [+]
Poŝtkodo 23340
Kodo laŭ INSEE 23077
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ino Catherine Moulin
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 364 (2 006)
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°45′06″N 1°56′08″O  /  45.75167°N, 1.93556°O / 45.75167; 1.93556 (Faux-la-Montagne) (mapo) Koordinatoj: 45°45′06″N 1°56′08″O  /  45.75167°N, 1.93556°O / 45.75167; 1.93556 (Faux-la-Montagne) (mapo)
Alto 525 m - 826 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 47,89 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Faux-la-Montagne en Francio
45° 45′ 06″ Nordo 1° 56′ 08″ Oriento / 45.7516666667 °N, 1.93555555556 °O / 45.7516666667; 1.93555555556 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Faux-la-Montagne [+]
vdr

Faux-la-Montagne estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 364 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006. La komunumo apartenas al la natura regiona parko Millevaches.

En Faux-la-Montagne estas la sidejo de la loka televidkanalo Télé Millevaches.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Faux-la-Montagne etendiĝas sur 47,89 km², kaj havis 364 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur po 8 homoj laŭ kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj: la plej alta punkto de Faux-la-Montagne situas je alteco de 826 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Faux-la-Montagne apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Catherine Moulin, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Faux-la-Montagne apartenas al la kantono de Gentioux-Pigerolles, kies ĉefurbo estas Felletin. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]