Kenja cerkomelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kenja cerkomelo
Kenja cerkomelo ĉe Kilimanĝaro
Kenja cerkomelo ĉe Kilimanĝaro
C. s. sordida, en Etiopio
C. s. sordida, en Etiopio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cercomela
Specio: C. sordida'
Cercomela sordida
(Ruppell, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kenja cerkomeloAlpa cerkomelo, Cercomela sordida, estas specio de birdo de la genro de Cercomela en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia de nordorienta Afriko. Ĝi estas komuna loĝanta reproduktulo en tiu areo. Ĝi loĝas je altaj altitudoj en dezertaj altebenaĵoj kaj herbejoj, kutime super 3,400 m, sed povas vivi tiom malalte kiom ĝis 2,100 m[1].

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas tre mallongan voston kompare kun la aliaj membroj de la genro kaj longajn krurojn. Simile al tiuj ĝi estas grizbruna supre (pli malhela ĉe flugiloj kaj vosto kie estas blankaj bordoj ĉe vostobazo) kaj helbruneca sube kun iom da pli hela kolumo dividanta la malhelbrunajn vizaĝojn kaj ŝultrojn. La beko, okuloj kaj kruroj estas nigraj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Kenja cerkomelo estas tre kuraĝa, komune alproksimiĝanta homojn, kaj eĉ surterigante sur aŭ ĉe ili.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa specio estis unuafoje malkovrita en la Monto Elgon ĉe la landlimo inter Ugando kaj Kenjo de Jackson. Mackinder kunportis la saman birdon el Monto Kenjo en 1899[2]. Li prezentis dokumenton pri la unua supreniro al la The Royal Geographical Society en 1900. La scienca rezulto de tiu ekspedicio estis pristudata detale poste.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Birds of Africa south of the Sahara, Ian Sinclair and Peter Ryan (2003) Struik ISBN 1-86872-857-9
  2. Thomas Holdich et al. (1900) A Journey to the Summit of Mount Kenya, British East Africa: Discussion The Geographical Journal 15(5) pp. 476-486